Frazlibro

eo Sentoj   »   tr Duygular

56 [kvindek ses]

Sentoj

Sentoj

56 [elli altı]

Duygular

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto turka Ludu Pli
emi Ze--- h-- a---k Zevk, haz almak 0
Ni emas. Ze-- a-------. Zevk alıyoruz. 0
Ni ne emas. Ze-- a--------. Zevk almıyoruz. 0
timi Ko----k Korkmak 0
Mi timas. Be- k---------. Ben korkuyorum. 0
Mi ne timas. Ko---------. Korkmuyorum. 0
havi tempon Za---- o---k Zamanı olmak 0
Li havas tempon. On-- (e----) z----- v--. Onun (erkek) zamanı var. 0
Li ne havas tempon. On-- (e----) z----- y--. Onun (erkek) zamanı yok. 0
enui Ca-- s------k Canı sıkılmak 0
Ŝi enuas. Ca-- s--------. Canı sıkılıyor. 0
Ŝi ne enuas. Ca-- s---------. Canı sıkılmıyor. 0
malsati Ac----k Acıkmak 0
Ĉu vi malsatas? Aç m------? (ç----) Aç mısınız? (çoğul) 0
Ĉu vi ne malsatas? Aç d---- m------? (ç----) Aç değil misiniz? (çoğul) 0
soifi Su----k Susamak 0
Ĉu vi soifas? Su--------. Susamışlar. 0
Ĉu vi ne soifas? Su----------. Susamamışlar. 0

La sekretaj lingvoj

Per lingvoj ni volas komuniki al aliaj tion, kion ni pensas kaj sentas. La komprenigo estas do la plej grava tasko de lingvo. Sed foje homoj ankaŭ ne volas esti komprenataj de ĉiuj. Ili tiam inventas sekretajn lingvojn. La sekretaj lingvoj fascinas la homojn de jarmiloj. Julio Cezaro ekzemple havis sian propran sekretan lingvon. Li sendis ĉifritajn mesaĝojn en ĉiujn regionojn de sia imperio. La malamikoj ne povis legi la koditajn informojn. La sekretaj lingvoj estas protektita komunikado. Per la sekretaj lingvoj ni distingiĝas de aliaj. Ni montras ke ni apartenas al ekskluziva grupo. Nia uzo de sekretaj lingvoj havas diversajn kialojn. La amantoj reciproke skribis al si ĉifritajn leterojn ĉiuepoke. Ankaŭ iuj profesiaj grupoj ĉiam havis siajn proprajn lingvojn. Estas do lingvoj por magiistoj, ŝtelistoj kaj komercistoj. Sed la sekretajn lingvojn oni plejofte uzas politikcele. Okaze de preskaŭ ĉiu milito oni evoluigas sekretajn lingvojn. La militistoj kaj sekretaj servoj havas siajn proprajn fakulojn pri sekretaj lingvoj. La scienco de la ĉifrado estas la kriptologio. La modernaj kodoj baziĝas sur komplikaj matematikaj formuloj. Ili nur tre malfacile malĉifreblas. Nia vivo ne plu imageblus sen ĉifrita lingvo. Oni hodiaŭ ĉie laboras per ĉifritaj donitaĵoj. Kreditkartoj kaj retmesaĝoj, ĉio funkcias per kodoj. Aparte la infanoj trovas la sekretajn lingvojn ekscitaj. Ili ŝategas interŝanĝi informojn kun siaj amikoj. La sekretaj lingvoj estas eĉ utilaj por la disvolviĝo de la infanoj. Ili stimulas la kreemon kaj la senton pri la lingvo!