Frazlibro

eo deziri ion   »   fr désirer qc.

70 [sepdek]

deziri ion

deziri ion

70 [soixante-dix]

désirer qc.

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto franca Ludu Pli
Ĉu vi deziras fumi? Dé---------- f---- ? Désirez-vous fumer ? 0
Ĉu vi deziras danci? Dé---------- d----- ? Désirez-vous danser ? 0
Ĉu vi deziras promeni? Dé---------- v--- p------- ? Désirez-vous vous promener ? 0
Mi deziras fumi. Je v------- f----. Je voudrais fumer. 0
Ĉu vi deziras cigaredon? Ve----- u-- c-------- ? Veux-tu une cigarette ? 0
Li deziras fajron. Il v------- d- f--. Il voudrait du feu. 0
Mi deziras ion trinki. Je v------- b---- q------ c----. Je voudrais boire quelque chose. 0
Mi deziras ion manĝi. Je v------- m----- q------ c----. Je voudrais manger quelque chose. 0
Mi deziras iom ripozi. Je v------- m- r------. Je voudrais me reposer. 0
Mi deziras ion demandi al vi. Je v------- v--- d------- q------ c----. Je voudrais vous demander quelque chose. 0
Mi deziras ion peti de vi. Je v------- v--- d------- q------ c----. Je voudrais vous demander quelque chose. 0
Mi deziras al io inviti vin. Je v------- v--- i------ à q------ c----. Je voudrais vous inviter à quelque chose. 0
Kion vi deziras, mi petas? Qu- d------------ s--- v--- p---- ? Que désirez-vous, s’il vous plaît ? 0
Ĉu vi deziras kafon? Dé---------- u- c--- ? Désirez-vous un café ? 0
Aŭ ĉu vi preferas teon? Ou p------------ u- t-- ? Ou préférez-vous un thé ? 0
Ni volas veturi hejmen. No-- v-------- a---- à l- m-----. Nous voudrions aller à la maison. 0
Ĉu vi deziras taksion? Dé---------- p------ u- t--- ? Désirez-vous prendre un taxi ? 0
Ili deziras telefoni. Il- v--------- t---------. Ils voudraient téléphoner. 0

Du lingvoj = du parolcerbareoj!

Ne malgravas por nia cerbo la momento kiam ni lernas lingvon. Ĉar ĝi havas plurajn konservejojn por malsamaj lingvoj. Ne ĉiuj de ni lernataj lingvoj kune konserviĝas. La de ni plenkreskule lernataj lingvoj havas sian propran konservejon. Tio signifas ke la cerbo traktas la novajn regulojn aliloke. Ili ne deponiĝas kune kun la gepatra lingvo. La dulingve kreskantaj homoj male uzas nur unu regionon. Tiun rezulton atingis pluraj esploroj. La neŭrosciencistoj pristudis diversajn subjektojn. Tiuj subjektoj flue parolis du lingvojn. Sed parto de la subjektoj kreskis ambaŭlingve. La alia parto male lernis la duan lingvon pli malfrue. La esploristoj povis mezuri la cerban aktivecon okaze de lingvaj testoj. Ili tiel vidis, kiuj cerbaj areoj laboras dum la testoj. Kaj ili vidis ke la ‘malfruaj’ lernantoj havas du parolcerbareojn! La esploristoj delonge jam supozis la realecon de tio. La cerbvunditoj aperigas malsamajn simptomojn. Cerba vundiĝo povas do konduki al parolproblemoj. La koncernatoj tiam povas la vortojn pli malbone prononci aŭ kompreni. Sed la dulingvaj akcidentviktimoj foje aperigas apartajn simptomojn. Iliaj parolproblemoj ne nepre ĉiam koncernas ambaŭ lingvojn. Se nur unu cerba regiono vundiĝis, la alia povas ankoraŭ funkcii. La pacientoj tiam parolas lingvon pli bone ol la alian. La du lingvojn oni ankaŭ malsamrapide relernas. Tio pruvas ke ambaŭ lingvoj ne samloke konservitas. Ĉar ili ne samtempe lernitis, ili formas du areojn. Ankoraŭ ne sciatas kiel precize nia cerbo administras plurajn lingvojn. Sed la novaj ekkonoj povus konduki al novaj lernaj strategioj...