Frazlibro

eo Demandoj – Is-tempo 1   »   sq Pyes – e shkuara 1

85 [okdek kvin]

Demandoj – Is-tempo 1

Demandoj – Is-tempo 1

85 [tetёdhjetёepesё]

Pyes – e shkuara 1

Elektu kiel vi volas vidi la tradukon:   
esperanto albana Ludu Pli
Kiom multe vi trinkis? Sa k--- p--- ? Sa keni pirё ? 0
Kiom multe vi laboris? Sa k--- p-----? Sa keni punuar? 0
Kiom multe vi skribis? Sa k--- s------? Sa keni shkruar? 0
Kiel vi dormis? Si k--- f-----? Si keni fjetur? 0
Kiel vi trapasis la ekzamenon? Si e m---- p-------? Si e morёt provimin? 0
Kiel vi trovis la vojon? Si e g----- r-----? Si e gjetёt rrugёn? 0
Kun kiu vi parolis? Me k- k--- f----? Me kё keni folur? 0
Kun kiu vi rendevuis? Me k- k--- l--- t----? Me kё keni lёnё takim? 0
Kun kiu vi festis vian naskiĝtagon? Me k- e f------ d----------? Me kё e festuat ditёlindjen? 0
Kie vi estis? Ku k--- q---? Ku keni qenё? 0
Kie vi loĝis? Ku k--- b-----? Ku keni banuar? 0
Kie vi laboris? Ku k--- p-----? Ku keni punuar? 0
Kion vi rekomendis? Çf--- k--- k---------? Çfarё keni këshilluar? 0
Kion vi manĝis? Çf--- k--- n-----? Çfarё keni ngrёnё? 0
Kion vi spertis? Çf--- k--- m-----? Çfarё keni mёsuar? 0
Kiom rapide vi veturis? Sa s----- k--- u-------? Sa shpejt keni udhёtuar? 0
Kiom longe vi flugis? Sa k--- k--- f--------? Sa kohё keni fluturuar? 0
Kiom alte vi saltis? Sa l--- j--- h-----? Sa lart jeni hedhur? 0

La afrikaj lingvoj

En Afriko parolatas multegaj malsamaj lingvoj. Neniu alia kontinento havas tiom da malsamaj lingvoj. La diverseco de la afrikaj lingvoj impresas. La nombron de afrikaj lingvoj oni taksas je ĉirkaŭ 2000. Sed ĉiuj tiuj lingvoj ne similas! Tute male, ili ofte estas eĉ plene malsamaj! La lingvoj de Afriko apartenas al kvar malsamaj lingvaj familioj. Iuj afrikaj lingvoj havas tutmonde unikajn karakterizaĵojn. Estas ekzemple sonoj ne imiteblaj de eksterlandanoj. En Afriko, la landaj limoj ne ĉiam estas ankaŭ la lingvaj limoj. En iuj regionoj estas multegaj malsamaj lingvoj. En Tanzanio parolatas ekzemple lingvoj el ĉiuj kvar familioj. La afrikansa konsistigas escepton inter la afrikaj lingvoj. Tiu lingvo estiĝis koloniepoke. Tiuepoke renkontiĝis homoj el diversaj kontinentoj. Ili venis el Afriko, Eŭropo kaj Azio. Tiu kontakta situacio ebligis la evoluon de nova lingvo. La afrikansa montras influojn el multaj lingvoj. Sed tiu lingvo plej proksime parencas kun la nederlanda. Hodiaŭ, la afrikansa parolatas precipe en Sudafriko kaj Namibio. La plej eksterordinara afrika lingvo estas la pertambura lingvo. Teorie ĉiu mesaĝo sendeblas per tamburoj. La lingvoj dissendataj per tamburoj estas tonaj lingvoj. La signifo de la vortoj aŭ silaboj dependas de la tonaltoj. Tio signifas ke la tonojn oni devas pertambure imiti. La pertamburan lingvon oni komprenas en Afriko ekde la infanaĝo. Kaj ĝi tre efikas… La pertambura lingvo aŭdeblas ĝis distanco de 12 kilometroj!