Frazlibro

Frue lerni

© Verbaska | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Frue lerni

La fremdaj lingvoj hodiaŭ pli kaj pli gravas. Tio ankaŭ validas por la profesia vivo. La nombro de homoj lernantaj fremdajn lingvojn sekve kreskas. Multaj gepatroj ankaŭ ŝatus ke siaj gefiloj lernu lingvojn. Plej bone junaĝe. Ekzistas jam multaj internaciaj bazlernejoj en la mondo. Ankaŭ la infanvartejoj kun multlingva edukado pli kaj pli popularas. Tiel frue eklerni havas multajn avantaĝojn. Tio ŝuldiĝas al la disvolviĝo de nia cerbo. Ĝis la kvarjariĝo formiĝas en la cerbo strukturoj por lingvoj. Tiuj nervaj retoj helpas nin dum la lerno. Pli malfrue la novaj strukturoj pli malbone formiĝas. La pli aĝaj infanoj kaj la plenkreskuloj lernas lingvojn multe pli malfacile. Tial ni devus aktive stimuli la fruan disvolviĝon de nia cerbo. Mallonge dirite : ju pli june, des pli bone. Sed ankaŭ estas homoj kiuj kritikas la fruan lernon. Ili timas ke la multlingveco superŝarĝas la etinfanojn. Ekzistas krome la risko ke ili neniun lingvon korekte lernas. El scienca vidpunkto tiuj duboj tamen senbazas. La plej multaj lingvistoj kaj neŭropsiĥologoj estas optimismaj. Iliaj pritemaj esploroj atingas pozitivajn rezultojn. La infanoj plejofte multe amuziĝas lernante lingvojn. Kaj kiam la infanoj lernas lingvojn, ili ankaŭ pensas prilingve. Tial ili ankaŭ lernas sian gepatran lingvon per fremdaj lingvoj. Ili profitos tiun lingvan scion dum sia tuta vivo. Se eblas, eĉ pli bonas komenci per malfacilaj lingvoj. Ĉar la cerbo de infanoj lernas rapide kaj intuicie. Al ĝi tute egalas ĉu memorigotas hello, ciaonéih hóu!