Frazlibro

Alfabetoj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Alfabetoj

Per lingvoj ni povas interkompreniĝi. Ni diras al aliaj tion, kion ni pensas aŭ sentas. Tiun funkcion plenumas ankaŭ la skriboj. La plej multaj lingvoj havas skribon. La skriboj konsistas el signoj. Tiuj signoj povas diverse aspekti. Multaj skriboj konsistas el literoj. Tiujn skribojn oni nomas alfabetoj. Alfabeto estas ordigita kvanto de grafikaj signoj. Tiuj signoj estas ligitaj al vortoj laŭ difinitaj reguloj. Al ĉiu signo korespondas fiksita prononco. La termino alfabeto venas el la greka. La unuaj du literoj de ĝia alfabeto nomiĝas Alfa kaj Beta. En la historio estis multaj malsamaj alfabetoj. Jam antaŭ pli ol 3000 jaroj la homoj uzis skribajn signojn. La skribaj signoj antaŭe estis magiaj simboloj. Nur malmultaj homoj sciis ilian signifon. Pli malfrue la signoj perdis sian simbolan econ. La literoj hodiaŭ ne plu havas signifon. Nur per kombino kun aliaj literoj ili estigas sencon. La skriboj kiaj ekzemple la ĉina malsame funkcias. Ili similas al bildoj kaj ofte montras tion, kion ili signifas. Kiam ni skribas, ni kodas niajn pensojn. Ni uzas signojn por fiksi nian scion. Nia cerbo lernis malĉifri la alfabeton. Signoj iĝas vortoj, kaj vortoj ideoj. Tiele, teksto povas jarmilojn postvivi. Kaj ankoraŭ kompreniĝi...