Frazlibro

Lingvo kaj reklamado

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lingvo kaj reklamado

La reklamado reprezentas apartan formon de komunikado. Ĝi volas kontaktigi produktantojn kun klientoj. Kiel ĉiu speco de komunikado ankaŭ ĝi havas longan historion. Jam en antikvaj tempoj oni reklamis por politikistoj aŭ tavernoj. La reklama lingvo uzas apartajn erojn de la retoriko. Havante celon, ĝi ankaŭ estas planita komunikado. Ĝi celas atentigi nin, veki nian intereson. Ĝi precipe celas naski en ni deziron obteni produkton kaj aĉeti ĝin. La reklama lingvo tial estas ĝenerale tre simpla. Uziĝas nur malmultaj vortoj kaj simplaj sloganoj. Nia memoro tiuokaze bone registru la enhavon. Oftas iuj vortspecoj kiel adjektivoj kaj superlativoj. Ili priskribas la produkton aparte avantaĝe. La reklama lingvo tial estas ĝenerale tre pozitiveca. Interese estas ke la reklaman lingvon ĉiam influas la kulturo. Tio signifas ke la reklama lingvo rakontas al ni multon pri la socioj. En multaj landoj dominas hodiaŭ konceptoj kiel beleco kaj juneco. Ankaŭ la vortoj estonteco kaj sekureco tre oftas. Aparte en la okcidentaj socioj la anglan oni ŝatas uzi. La anglan oni konsideras moderna kaj internacia. Ĝi do bone taŭgas por la teknikaj produktoj. La eroj el la latinidaj lingvoj reprezentas la ĝuon kaj la pasion. Ilin oni volonte uzas por nutraĵoj aŭ kosmetikaĵoj. Kiu uzas dialekton, tiu substrekas valorojn kiel hejmon kaj tradicion. La produktnomoj ofte estas neologismoj, do novkreitaj vortoj. Ili ĝenerale havas ne signifon sed nur agrablan sonon. Sed iuj produktnomoj povas ankaŭ havi karieron! La nomo de polvosuĉilo eĉ fariĝis verbo - to hoover !