Frazlibro

Rapidaj lingvoj, malrapidaj lingvoj

© Fizkes | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Rapidaj lingvoj, malrapidaj lingvoj

Estas pli ol 6000 malsamaj lingvoj en la mondo. Sed ĉiuj havas la saman funkcion. Ili helpas nin interŝanĝi informojn. Tio okazas diverse en ĉiu lingvo. Ĉar ĉiu lingvo funkcias laŭ siaj propraj reguloj. Ankaŭ la parolrapido diferencas. Tion pruvis lingvistoj en diversaj esploroj. Oni tiucele tradukis mallongajn tekstojn en plurajn lingvojn. Tiujn tekstojn oni poste legigis al desnaskaj parolantoj. La rezulto klaris. La japana kaj la hispana estas la plej rapidaj lingvoj. En tiuj lingvoj oni parolas po 8 silaboj sekunde. La ĉinoj parolas konsiderinde pli malrapide. Ili atingas nur po 5 silaboj sekunde. La rapideco dependas de la komplekseco de la silaboj. Kiam la silaboj estas kompleksaj, oni bezonas pli da tempo por paroli. La germana enhavas ekzempe po 3 sonojn silabe. Ĝin oni do parolas relative malrapide. Sed rapide paroli ne signifas ankaŭ multon komuniki. Tute male! Rapide prononcitaj silaboj enhavas nur malmulte da informo. Kvankam la japanoj do rapide parolas, ili transportas malmulte da enhavo. La ‘malrapida’ ĉina aliflanke esprimas multon per malmultaj vortoj. Ankaŭ la anglaj silaboj enhavas multe da informo. Estas interese ke la pristuditaj lingvoj havas preskaŭ la saman efikecon. Tio signifas ke kiu pli rapide parolas, tiu multon komunikas. Kaj kiu pli rapide parolas, tiu pli da vortoj bezonas. Je la fino ĉiuj do samtempe atingas la celon.