Frazlibro

La virinoj pli talentas lingve ol viroj!

© Les Cunliffe - Fotolia | Clock
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La virinoj pli talentas lingve ol viroj!

La virinoj estas same inteligentaj kiel la viroj. Ambaŭ ili mezume havas la saman intelektan kvocienton. La kompetentoj de la seksoj tamen diferencas. La viroj povas ekzemple pli bone tridimensie pensi. Ankaŭ la matematikajn problemojn ili ĝenerale pli bone solvas. La virinoj aliflanke havas pli bonan memorkapablon. Kaj ili pli bone regas la lingvojn. La virinoj faras malpli da ortografiaj kaj gramatikaj eraroj. Ili ankaŭ havas pli grandan vortprovizon kaj legas pli flue. Ili tial atingas ĝenerale pli bonajn rezultojn en lingvaj testoj. La kialo de la lingva avantaĝo de la virinoj situas en la cerbo. La vira kaj virina cerboj estas malsame organizitaj. Pri la lingvoj respondecas la maldekstra duoncerbo. Tiu regiono kontrolas la lingvajn procezojn. Traktante parolojn la virinoj malgraŭe uzas ambaŭ duonojn. Krome, iliaj du duoncerboj pli bone interŝanĝeblas. La virina cerbo do pli aktivas dum la paroltraktiĝo. Tiel la virinoj povas pli efike trakti la parolon. Oni ankoraŭ ne scias kial la du duoncerboj diferencas. Iuj sciencistoj opinias ke tio havas biologian kaŭzon. La virinaj kaj la viraj genoj influas la cerban disvolviĝon. Kio diferencigas la virinojn de la viroj estas ankaŭ la hormonoj. Aliaj diras ke nian disvolviĝon influas nia edukado. Ĉar oni pli parolas kaj legas al inaj beboj. La knabetoj aliflanke ricevas pli da teknikaj ludiloj. Ankaŭ povas esti ke nian cerbon formas nia medio. Sed kontraŭ tio pledas ke iuj diferencoj ekzistas en la tuta mondo. Kaj en ĉiu kulturo la infanojn oni malsame edukas…