Frazlibro

La lingvo de niaj prapatroj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvo de niaj prapatroj

La modernaj lingvoj analizeblas de lingvistoj. Tiucele uziĝas diversaj metodoj. Sed kiel parolis la homoj antaŭ jarmiloj? Multe pli malfacilas prirespondi tiun demandon. Ĝi malgraŭe okupas sciencistojn delonge. Ili ŝatus esplori kiel oni antaŭe parolis. Ili tiucele provas rekonstrui malnovajn lingvajn formojn. Usonaj esploristoj freŝe faris ekscitan malkovron. Ili analizis pli ol 2000 lingvojn. Ili tiuokaze analizis precipe la sintakson de la lingvoj. La rezulto de ilia esploro estis tre interesa. Ĉirkaŭ la duono de la lingvoj havas la sintakson S-O-V. Tio signifas ke sekviĝas la principo Subjekto, Objekto, Verbo. Pli ol 700 lingvoj sekvas la modelon S-V-O. Kaj ĉirkaŭ 160 lingvoj funkcias laŭ la sistemo V-S-O. La modelon V-O-S uzas nur ĉirkaŭ 40 lingvoj. 120 lingvoj montras miksajn formojn. O-V-S kaj O-S-V aliflanke estas konsiderinde pli maloftaj sistemoj. La plimulto de la pristuditaj lingvoj uzas do la principon S-O-V. Al ili apartenas ekzemple la persa, la japana kaj la turka. Sed la plej multaj vivantaj lingvoj sekvas la modelon S-V-O. En la hindeŭropa lingva familio hodiaŭ dominas tiu sintakso. La esploristoj kredas ke oni antaŭe parolis per la modelo S-O-V. Sur tiu sistemo baziĝis ĉiuj lingvoj. Sed poste la lingvoj dise evoluis. Oni ankoraŭ ne scias kial tio okazis. Sed la sintaksa variiĝo devas havinti kialon. Ĉar en la evoluo, trudiĝas nur tio, kio havas avantaĝojn.