Frazlibro

Kiel la cerbo lernas novajn vortojn

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Kiel la cerbo lernas novajn vortojn

Kiam ni lernas vortojn, nia cerbo memorigas novajn enhavojn. Sed la lerno funkcias nur per ripetado. La bona memorigo de vortoj fare de nia cerbo dependas de pluraj faktoroj. Sed plej gravas ke ni regule ripetu la vortojn. Konserviĝas nur la vortoj, kiujn ni ofte legas aŭ skribas. Eblus diri ke tiujn vortojn oni arĥivas kiel bildon. Tiu lerna principo ankaŭ validas por la simioj. La simioj kapablas lerni ‘legi’ vortojn kiam ili sufiĉe ofte vidas ilin. Kvankam ili ne komprenas la vortojn, ili rekonas ilin per ilia formo. Por flue paroli lingvon, ni bezonas multajn vortojn. Por tio, la vortoj devas esti bone organizitaj. Ĉar nia memoro funkcias kiel arĥivo. Por rapide trovi vorton, ĝi devas scii kie ĝi serĉu. Tial pli bonas lerni vortojn en difinita konteksto. Tiele, nia memoro ĉiam povas malfermi la ĝustan dosierujon. Sed ankaŭ tion de ni bone lernitan ni povas reforgesi. La scio tiam moviĝas de la aktiva al la pasiva memoro. Forgesante, ni liberiĝas el la scio kiun ni ne bezonas. Tiele, nia cerbo estigas lokon por novaj kaj pli gravaj aferoj. Tial gravas ke ni regule aktivigu nian scion. Sed kio troviĝas en la pasiva memoro, tio ne estas perdita por ĉiam. Kiam ni vidas forgesitan vorton, ni rememoras ĝin. Kion oni unufoje lernis, tion oni pli rapide lernas la duan fojon. Kiu volas plivastigi sian vortprovizon, tiu devas ankaŭ plivastigi siajn ŝatokupojn. Ĉar ĉiu el ni havas difinitajn interesojn. Tial nin ĝenerale okupas ĉiam la samaj aferoj. Sed lingvo konsistas el multaj malsamaj vortkampoj. Kiu interesiĝas pri politiko devus ankaŭ foje legi sportgazetojn!