Frazlibro

Lingvoj kaj dialektoj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lingvoj kaj dialektoj

Estas inter 6000 kaj 7000 malsamaj lingvoj en la mondo. La nombro de dialektoj kompreneble multe pli altas. Sed kio diferencigas lingvon de dialekto? Dialektoj ĉiam havas klaran lokligitan kolorecon. Ili do apartenas al la regionaj lingvaj variaĵoj. Tio signifas ke la dialektoj estas la lingvoformo kun la plej malvasta areo. Ĝenerale la dialektoj estas nur parolataj, ne skribataj. Ili konsistigas propran lingvan sistemon. Kaj ili sekvas siajn proprajn regulojn. Teorie ĉiu lingvo povas naski senliman nombron de dialektoj. Ĉiuj dialektoj originas el la norma lingvo. La norman lingvon komprenas ĉiuj anoj de lando. Per ĝi ankaŭ parolantoj de malproksimega dialekto povas komuniki. Preskaŭ ĉiuj dialektoj pli kaj pli malgraviĝas. En la urboj oni apenaŭ plu aŭdas dialektojn. Ankaŭ en la profesia vivo oni ĝenerale parolas la norman lingvon. Tial dialektparolantojn oni ofte konsideras kamparaj kaj malkleraj. Ili tamen troveblas en ĉiuj sociaj tavoloj. La dialektparolantoj do ne estas malpli inteligentaj ol la aliaj. Tute male! Kiu dialekte parolas, tiu havas multajn avantaĝojn. Ekzemple en lingvokurso. La dialektparolantoj scias ke ekzistas malsamaj lingvaj formoj. Kaj ili lernis rapide ŝanĝi inter lingvaj stiloj. Tial pli kompetentas la dialektparolantoj pri stilvariado. Ili sentas tion, kiu lingvostilo taŭgas por kiu situacio. Tio estas eĉ science pruvita. Do kuraĝu uzi dialekton - tio indas!