Frazlibro

Internaciaj vortoj

© javiindy - stock.adobe.com | Multiracial group of young people taking selfie
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Internaciaj vortoj

La tutmondiĝo ne haltiĝas ĉe la lingvo. Tion klare montras la kresko de internaciaj vortoj. La internaciaj vortoj estas tiuj, kiuj troveblas en pluraj lingvoj. Tiuj vortoj havas saman aŭ similan signifon. La prononco ofte samas. La vortoj ankaŭ ortografie ĝenerale tre similas. La disvastiĝo de la internaciaj vortoj estas interesa. Ĝin ne haltigas limoj. Nek geografiaj. Kaj aparte nek lingvaj. Estas vortoj, kiujn oni ĉiukontinente komprenas. La vorto hotel estas bona ekzemplo de tio. Ĝi ekzistas preskaŭ ĉie en la mondo. Multaj internaciaj vortoj venas el la scienco. Ankaŭ la teknikaj terminoj disvastiĝas rapide kaj tutmonde. La malnovaj internaciaj vortoj havas komunan radikon. Ili evoluis el la sama vorto. La internaciaj vortoj ĝenerale baziĝas tamen sur prunto. Tio signifas ke la vortojn oni simple enigas en aliajn lingvojn. Ĉe la integriĝo la kulturaj cirkloj ludas gravan rolon. Ĉiu civilizacio havas siajn proprajn tradiciojn. Tial ne ĉiuj novaj eltrovaĵoj populariĝas ĉie. La kulturaj normoj determinas tion, kio estos adoptita. Multaj aferoj ekzistas nur en iuj partoj de la terglobo. Aliaj aferoj rapide tutmondiĝas. Sed nur kiam disvastiĝas aferoj, disvastiĝas ankaŭ ilia nomo. Precize tio igas la internaciaj vortoj tiom ekscitaj! Kiam ni malkovras lingvojn, ni ankaŭ ĉiam malkovras kulturojn.