Frazlibro
Lerno kaj lernaj tipoj
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
Aŭdtipuloj
plej bone encerbigas tion, kion ili aŭdas.
Ili bone memoras melodiojn ekzemple.
Ili lernante legas al si mem, la vortojn ili lernas laŭte.
Tiu tipulo ofte parolas al si mem.
Por li utilas lumdiskoj aŭ pritemaj prelegoj.
La
vidtipulo
plej bone lernas tion, kion li vidas.
Por li gravas do legi informojn.
Li lernante faras al si multajn notojn.
Li ŝatas lerni ankaŭ per bildoj, tabeloj kaj slipoj.
Tiu tipulo multe legas kaj sonĝas ofte kaj bunte.
En bela ĉirkaŭaĵo li povas plej bone lerni.
La
komuniktipulo
preferas konversaciojn kaj diskutojn.
Li bezonas interagon, do dialogon kun aliuloj.
Li dumkurse starigas multajn demandojn kaj li ŝatas lerni ene de grupo.
La
movtipulo
lernas per la movoj.
Li preferas la metodon
learning by doing
(lerni farante), volas ĉion provi.
Li lernante ŝatas esti korpe aktiva aŭ maĉas maĉgumon.
Li ne volas teorion sed eksperimentojn.
Notindas ke miksiĝas tiuj tipoj en preskaŭ ĉiuj homoj.
Estas do neniu reprezentanta ununuran tipon.
Tial ni plej bone lernas partoprenigante ĉiujn niajn sensojn.
Nia cerbo tiam estas pluroble aktivigita kaj bone konservas novan enhavon.
Aŭskultu, legu, kaj pridiskutu vortojn! Kaj poste sportumu!