Frazlibro
Oni povas lerni sukcese paroli!
© Kotikov410 | Dreamstime.com
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
Kiel
ni ion diras ja multe pli gravas ol tio,
kion
ni diras.
Tion montris diversaj esploroj.
La aŭskultantoj nekonscie atentas iujn karakterizaĵojn de la parolantoj.
Ni do povas influi la akceptiĝemon de nia parolado.
Ni nur devas ĉiam precize atenti pri tio, kiel ni parolas.
Tio ankaŭ koncernas nian korpan lingvon.
Ĝi devas esti aŭtenta kaj kongrui kun nia personeco.
Ankaŭ la voĉo ludas rolon ĉar ĝin oni ĉiam kuntaksas.
Ĉe viroj estas ekzemple malalta voĉo avantaĝa.
Ĝi aperigas la parolanton memfida kaj kompetenta.
Voĉa variiĝo male havas nenian efikon.
Sed aparte gravas la parolrapido.
En eksperimentoj oni analizis la sukceson de konversacioj.
Sukcese paroli signifas aliajn konvinki.
Kiu aliajn konvinki volas, tiu tro rapide paroli ne devas.
Se ne, li donas la impreson ke li ne estas sincera.
Sed ankaŭ estas malfavore tro malrapide paroli.
La homoj tre malrapide parolantaj ŝajnas maltre inteligentaj.
Do plej bonas mezrapide paroli.
Idealas po 3,5 vortoj sekunde.
Ankaŭ gravas paŭzi parolante.
Tio igas nian parolon natura kaj kredinda.
Tio sekve igas la aŭskultantojn fidi nin.
Plejtaŭgas po 4 aŭ 5 paŭzoj minute.
Do provu pli bone kontroli vin parolante!
Vi tiam ankaŭ pretos por la venonta dunga interparolo...