Frazlibro

La lingva evoluo

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingva evoluo

La mondo en kiu ni vivas ĉiutage modifiĝas. Nia lingvo tial ne povas stagni. Ĝi plu evoluas kun ni, ĝi do estas dinamika. Tiu evoluo povas koncerni ĉiujn kampojn de lingvo. Tio signifas ke ĝi povas rilati al diversaj aspektoj. La fonologia evoluo koncernas la sonsistemon de lingvo. Ĉe la semantika evoluo modifiĝas la signifo de la vortoj. La leksika evoluo enhavas modifiĝojn de la vortprovizo. La gramatika evoluo ŝanĝas la gramatikajn strukturojn. La kialoj de la lingva evoluo estas variaj. Ofte temas pri ekonomiaj kialoj. Parolante aŭ skribante oni volas ŝpari tempon aŭ penon. Oni tial simpligas sian parolon. Ankaŭ la novigoj povas favori la lingvan evoluon. Tio okazas ekzemple kiam oni inventas novajn aferojn. Tiuj aferoj bezonas nomon, do estiĝas novaj vortoj. La lingva evoluo ĝenerale ne estas planita. Ĝi estas natura procezo kaj aŭtomate okazas. Sed parolante oni ankaŭ tute konscie povas variigi sian lingvon. Tion oni faras kiam oni volas atingi difinitan efikon. La lingvan evoluon ankaŭ favoras la influo de fremdaj lingvoj. Tio aparte evidentiĝas tutmondiĝepoke. Aliajn lingvojn influas precipe la angla lingvo. En preskaŭ ĉiu lingvo troviĝas hodiaŭ anglaj vortoj. Tiujn oni nomas anglaĵoj. La evoluon de lingvoj oni kritikas aŭ timas de antikvaj tempoj. La lingva evoluo tamen estas pozitiva signo. Ĉar ĝi pruvas ke nia lingvo estas viva, samkiel ni!