Frazlibro

La tago de la gepatra lingvo

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La tago de la gepatra lingvo

Ĉu vi amas vian gepatran lingvon? Vi tiam festu ĝin estontece! Kaj ĉiam la 21an de februaro precize! Tio estas la internacia tago de la gepatra lingvo. Ĝin oni festas ĉiujare de 2000. Tion establis UNESKO. UNESKO estas organizaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝi prizorgas temojn rilatajn al scienco, edukado kaj kulturo. UNESKO deziras konservi la kulturan heredaĵon de la homaro. Ankaŭ la lingvoj estas parto de la kultura heredaĵo. Ili tial devas esti protektataj, prizorgataj kaj promociataj. La 21a de februaro estas dediĉita al la lingva diverseco. Estas laŭtakse inter 6000 kaj 7000 lingvoj en la mondo. La duono de ili tamen estas minacataj malaperi. Ĉiun duan semajnon lingvo estas por ĉiam perdita. Sed ĉiu lingvo estas scitrezorego. En lingvoj kolektiĝas la konoj de la popoloj. La historio de nacio speguliĝas en ĝia lingvo. Ankaŭ spertojn kaj tradiciojn transdonas lingvo. La gepatra lingvo do estas komponanto de ĉiu nacia identeco. Kiam lingvo malaperas, ni perdas pli ol nur vortojn. La 21an de februaro oni devas pensi pri ĉio ĉi. La homoj devas kompreni la gravecon de la lingvoj. Kaj ili cerbumu pri tio, kion ili povas fari por konservi la lingvojn. Montru do al via lingvo ke ĝi gravas por vi! Eble vi povus baki kukon por ĝi? Kun bela skribo el sukeraĵo. Kompreneble en via gepatra lingvo!