Frazlibro

La korpo reagas al la parolo

© Korobovava1985 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La korpo reagas al la parolo

La lingvo traktiĝas en nia cerbo. Kiam ni aŭskultas aŭ legas, nia cerbo estas aktiva. Tio mezureblas per diversaj metodoj. Sed ne nur nia cerbo reagas al lingva stimulo. Novaj esploroj montras ke la parolo aktivigas ankaŭ nian korpon. Nia korpo laboras kiam ĝi legas aŭ aŭdas iujn vortojn. Tiuj estas precipe vortoj priskribantaj korpajn reagojn. La vorto rideto estas bona ekzemplo de tio. Kiam ni legas tiun vorton, niaj ridaj muskoloj moviĝas. Ankaŭ la negativaj vortoj havas mezureblan efikon. Ekzemplo de tio estas la vorto doloro . Nia korpo montras dolorreageton kiam ni ĝin legas. Eblus ankaŭ diri ke ni imitas tion, kion ni legas aŭ aŭdas. Ju pli figura la parolo estas, des pli klare ni reagas al ĝi. Preciza priskribo rezultigas fortan reagon. La aktivecon de la korpo oni mezuris esplorcele. Al la subjektoj oni montris diversajn vortojn. Temis pri pozitivaj kaj negativaj vortoj. La mimiko de la subjektoj modifiĝis dum la testo. La movoj de la buŝo kaj de la frunto variiĝis. Tio pruvas ke la parolo forte efikas al ni. La vortoj estas pli ol nur komunikilo. Nia cerbo tradukas la parolon en korpan lingvon. Oni ankoraŭ ne esploris kiel tio ekzakte funkcias. Sed eblas ke la rezultoj de la esploro havos sekvojn. La kuracistoj diskutas pri la maniero plej bone trakti la pacientojn. Ĉar multaj malsanuloj devas suferi longan terapion. Kaj tiuokaze oni multe parolas…