Frazlibro

Maŝintradukoj

© Chernetskaya | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Maŝintradukoj

Kiu volas tradukigi tekstojn, tiu ĝenerale devas multon elspezi. La profesiaj interpretistoj aŭ tradukistoj multekostas. Malgraŭ tio, pli kaj pli graviĝas kompreni aliajn lingvojn. Tiun problemon volas solvi la komputilistoj kaj komputillingvistoj. Ili delonge prilaboras la evoluigon de tradukiloj. Nuntempe ekzistas multaj malsamaj programoj tiaj. Sed la maŝintradukoj ĝenerale ne bonkvalitas. Tamen pro tio ne la programistoj kulpas! La lingvoj estas tre kompleksaj konstruoj. La komputiloj male baziĝas sur simplaj matematikaj principoj. La lingvon ili tial ne ĉiam korekte povas prilabori. Tradukprogramo devus ellerni lingvon. La fakuloj devus tiucele lernigi al ĝi milojn da vortoj kaj reguloj. Tio praktike maleblas. Pli facilas komputigi komputilon. Ĉar tion ĝi bone scipovas! Komputilo scipovas kalkuli, kiuj kombinaĵoj oftas. Ĝi rekonas ekzemple, kiuj vortoj ofte najbaras. Oni devas tiucele doni al ĝi tekstojn en diversaj lingvoj. Ĝi tiel lernas tion, kio estas tipa por difinitaj lingvoj. Tiu statistika metodo aŭtomate plibonigos tradukojn. La komputiloj tamen ne povas anstataŭi la homojn. Neniu maŝino kapablas imiti la homcerban lingvan areon. La tradukistoj kaj interpretistoj do ankoraŭ longe havos laboron! Simplaj tekstoj certe tradukeblos komputile. Sed la kantoj, la poezio kaj la literaturo bezonas vivantan elementon. Ilin vivigas la homa sento pri la lingvo. Kaj tiel ankaŭ bone estas...