Frazlibro

Lerni kaj legi

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lerni kaj legi

Lerni kaj legi konsistigas tuton. Tio kompreneble aparte validas kiam oni lernas fremdajn lingvojn. Kiu volas bone lerni novan lingvon, tiu devas legi multajn tekstojn. Legante fremdlingvan literaturon, ni traktas tutajn frazojn. Tiele, ni cerbo povas lerni vortojn kaj gramatikon en konteksto. Tio tiuokaze helpas ĝin bone konservi la novajn enhavojn. Nia memoro multe pli malfacile encerbigas unuopajn vortojn. Legante, ni lernas kiun signifon la vortoj povas havi. Tio ebligas nin evoluigi senton pri la nova lingvo. La fremdlingva literaturo kompreneble ne devas esti trop malfacila. La modernaj noveloj aŭ la krimromanoj ofte estas distraj. La taggazetoj havas la avantaĝon ke ili ĉiam estas aktualaj. Ankaŭ la infanlibroj aŭ la bildstrioj bone taŭgas por lerni. La bildoj plifaciligas la komprenon de la nova lingvo. Ne gravas, kian literaturon oni elektas, ĝi estu vigla! Tio signifas ke multo devas okazi por ke la lingvo variu. Kiu nenion trovas, tiu povas ankaŭ uzi specifajn lernolibrojn. Estas multaj libroj kun simplaj tekstoj por komencantoj. Gravas ke oni legante ĉiam uzu vortaron. Ekde kiam oni ne komprenas vorton, oni serĉu ĝin. Nia cerbo estas aktivigita per la legado kaj rapide lernas ion novan. Por ĉiuj nekomprenitaj vortoj, oni kompilas dosieron. Tiele, ili ofte ripeteblas. Ankaŭ helpas kolormarki la nekonatajn vortojn en la legaĵo. Oni tiam tuj rekonas ilin la sekvan fojon. Kiu ĉiutage multon fremdlingve legas, tiu rapide progresas. Ĉar nia cerbo rapide lernas imiti la novan lingvon. Povas esti ke oni iam ankaŭ pensos en la fremda lingvo…