Frazlibro

Lerni modifas la cerbon

© niroworld - stock.adobe.com | International Language School Business
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lerni modifas la cerbon

Kiu multe sportumas, tiu formas sian korpon. Sed ŝajnas ke ankaŭ eblas trejni sian cerbon. Tio signifas ke, kiu volas bone lerni lingvojn, tiu bezonas ne nur talenton. Egale gravas regule praktiki. Ĉar praktiki povas pozitive influi la cerbajn strukturojn. Kompreneble, aparta talento por lingvoj estas ĝenerale denaska. Intensa trejnado malgraŭe povas modifi iujn cerbajn strukturojn. La volumo de la parolcerbareo kreskas. Ankaŭ modifiĝas la nervaj ĉeloj de la homoj kiuj multe praktikas. Oni longe kredis ke la cerbo nemodifeblas. Oni opiniis ke, kion ni kiel infanoj ne lernas, tion ni neniam plu lernas. Sed la cerbesploristoj atingis tute alian rezulton. Ili sukcesis montri ke la cerbo restas elasta la tutan vivon. Oni povus diri ke ĝi funkcias kiel muskolo. Ĝi tial povas plu kreski ĝis alta aĝo. Ĉiu informo traktiĝas en la cerbo. Sed trejnita cerbo traktas informojn multe pli bone. Tio signifas ke ĝi laboras pli rapide kaj pli efike. Tiu principo validas egale por la junuloj kaj la maljunuloj. Sed ne nepras lerni por trejni sian cerbon. Legi estas ankaŭ tre bona ekzerco. Nian parolcerbaeron favoras aparte postulema literaturo. Tio signifas ke nia vortprovizo pligrandiĝas. Krome, pliboniĝas nia sento pri la lingvo. Interese estas ke la lingvon traktas ne nur la parolcerbareo. La areo reganta la movecon ankaŭ traktas novajn enhavojn. Tial gravas stimuli la tutan cerbon kiel eble plej ofte. Do movu vian korpon KAJ vian cerbon.