Frazlibro

La disvolviĝo de la lingvo

© Szefei | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La disvolviĝo de la lingvo

Klaras kial ni parolas unuj kun la aliaj. Ni volas interŝanĝi ideojn kaj interkompreniĝi. Sed malpli klaras kiel precize la lingvo estiĝis. Prie ekzistas diversaj teorioj. Sed estas certe ke la lingvo estas tre malnova fenomeno. Antaŭkondiĉo por paroli estis iuj korpaj karakterizaĵoj. Ili estis necesaj por ke ni povu formi sonojn. La neandertalhomoj jam kapablis uzi sian voĉon. Ili tiel povis distingiĝi de la bestoj. Krome, gravis laŭta kaj firma voĉo por defendi sin. Per ĝi oni povis minaci aŭ timigi malamikojn. Tiam oni jam fabrikis ilojn kaj estigis fajron. Tiu scio iel transdonendis. La parolo ankaŭ gravis por grupe ĉasi. Tutsimpla interkompreniĝo jam ekzistis antaŭ 2 milionoj da jaroj. La unuaj lingvaj eroj estis la signoj kaj la gestoj. Sed la homoj volis kompreniĝi ankaŭ en la mallumo. Aldone ili devis povi paroli unuj kun la aliaj sen reciproka rigardo. Tial disvolviĝis la voĉo, kiu anstataŭis la signojn. La lingvo en la nuntempa senco aĝas je almenaŭ 50 000 jaroj. Forlasante Afrikon la homo sapiens disvastigis ĝin tutmonde. En la diversaj regionoj disiĝis la lingvoj unuj de la aliaj. Tio signifas ke estiĝis malsamaj lingvaj familioj. Ili tamen enhavis nur la fundamentojn de lingvaj sistemoj. La unuaj lingvoj estis multe malpli kompleksaj ol la nuntempaj lingvoj. Ili plu evoluis per la gramatiko, la fonologio kaj la semantiko. Eblus diri ke malsamaj lingvoj estas malsamaj solvoj. Sed ĉiam samis la problemo : kiel mi montru kion mi pensas?