Frazlibro

La estonteco de la lingvoj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La estonteco de la lingvoj

Pli ol 1,3 miliardo da homoj parolas la ĉinan. Sekve, la ĉina estas la plej parolata lingvo en la mondo. Ĝi restos tia ankaŭ en la venontaj jaroj. La estonteco de multaj aliaj lingvoj ŝajnas malpli pozitiva. Ĉar multaj lokaj lingvoj estingiĝos. Nuntempe parolatas ĉirkaŭ 6000 malsamaj lingvoj. Sed fakuloj taksas ke la plimulto el ili estas minacata. Tio signifas ke ĉirkaŭ 90% el ĉiuj lingvoj malaperos. La plej multaj el ili estingiĝos ekde tiu ĉi jarcento. Tio signifas ke oni perdas po unu lingvon ĉiutage. Ankaŭ la graveco de la unuopaj lingvoj estontece ŝanĝiĝos. La angla ankoraŭ estas je la dua loko. Sed la nombro de la denaskaj parolantoj de lingvoj ne restas konstanta. Pri tio respondecas la demografia disvolviĝo. Post malmultaj jardekoj dominos aliaj lingvoj. Je la dua kaj tria lokoj baldaŭ troveblos la hindia/urdua kaj la araba. La angla prenos nur la kvaran lokon. La germana lingvo tute malaperos el la Pintaj Dek. Anstataŭe la malaja apartenos al la plej gravaj lingvoj. Dum multaj lingvoj estingiĝas, novaj lingvoj estiĝos. Ili estos hibridaj lingvoj. Tiujn lingvajn miksaĵojn oni parolos precipe en urboj. Tute novaj variaĵoj de lingvoj ankaŭ disvolviĝos. Do ekzistos diversaj formoj de la angla lingvo. La nombro de la dulingvuloj en la mondo konsiderinde kreskos. Ne klaras kiel ni estontece parolos. Sed post 100 jaroj ankoraŭ estos malsamaj lingvoj. Oni do ne tiel rapide ĉesos lerni...