Frazlibro

La araba lingvo

© WavebreakMediaMicro - Fotolia | Angry businessman thump the table
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La araba lingvo

La araba lingvo estas unu el la plej gravaj lingvoj de la mondo. Pli ol 300 milionoj da homoj parolas la araban. Ili vivas en pli ol 20 malsamaj landoj. La araba apartenas al la afrikaziaj lingvoj. La araba lingvo estiĝis antaŭ pluraj jarmiloj. La lingvo komence parolatis sur la araba duoninsulo. El tie ĝi poste plu disvastiĝis. La parola araba tre diferencas de la norma lingvo. Estas ankaŭ multaj malsamaj arabaj dialektoj. Eblus diri ke en ĉiu regiono ĝin oni malsame parolas. Malsamdialektuloj ofte tute ne interkompreniĝas. La filmojn el arabaj landoj oni tial ĝenerale dublas. Nur tiel ili kompreneblas en la tuta arablingvejo. La klasika norma araba apenaŭ plu parolatas hodiaŭ. Ĝin oni trovas nur en ĝia skriba formo. La libroj kaj gazetoj uzas la klasikan araban norman lingvon. Ĝis hodiaŭ ne ekzistas propra araba faka lingvo. La fakaj esprimoj tial ĝenerale venas el aliaj lingvoj. Tiukampe dominas precipe la franca kaj la angla. La intereso pri la araba forte kreskis en la pasintaj jaroj. Pli kaj pli da homoj ŝatus lerni la araban. Kursojn oni proponas en ĉiu universitato kaj en multaj lernejoj. Multajn homojn fascinas aparte la araba skribo. Ĝin oni skribas de dekstre maldekstren. La prononco kaj la gramatiko de la araba ne tute simplas. Ekzistas multaj sonoj kaj reguloj ne konataj de aliaj lingvoj. Oni tial lernante atentu difinitan ordon. Unue la prononco, poste la gramatiko, poste la skribo…