Frazlibro

Pli bona koncentriĝo = pli bona lerno

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Pli bona koncentriĝo = pli bona lerno

Ni lernante devas koncentriĝi. Nia tuta atento devas orientiĝi al unu afero. La kapablo koncentriĝi ne estas denaska. Ni devas unue lerni koncentriĝi. Tio ĝenerale okazas infanvarteje aŭ lerneje. Sesjaraj infanoj povas koncentriĝi dum ĉirkaŭ 15 minutoj. 14jaraj adoleskuloj duoble laboras samdaŭre koncentrite. La koncentriĝa fazo de la plenkreskuloj daŭras ĉirkaŭ 45 minutojn. Post difinita tempo, la koncentriĝo malkreskas. La lernantoj poste perdas la intereson pri la enhavo. Ankaŭ povas esti ke ili laciĝas aŭ streĉiĝas. Tio malfaciligas la lernon. La memoro ne plu povas tiel bone encerbigi la enhavon. Sed sian koncentriĝon oni povas ankaŭ kreskigi! Gravegas ke oni lernonte sufiĉe dormintu. Kiu lacas, tiu povas koncentriĝi nur mallongan tempon. Nia cerbo faras pli da eraroj kiam ni lacas. Niaj emocioj ankaŭ influas nian koncentriĝon. Kiu efike volas lerni, tiu devus havi neŭtralan emocian staton. Tro multaj pozitivaj aŭ negativaj emocioj malhelpas la lernan sukceson. Oni kompreneble ne ĉiam povas kontroli siajn emociojn. Sed oni povas provi lernante ignori ilin. Kiu volas esti koncentrita, tiu devas esti motivita. Ni lernante ĉiam devas havi videblan celon. Nur tiam nia cerbo pretas koncentriĝi. Por bona koncentriĝo ankaŭ gravas kvieta ĉirkaŭaĵo. Kaj oni devus lernante trinki multe da akvo, tio tenas veka… Kiu ĉion ĉi atentas, tiu certe longe koncentrita restas!