Frazlibro

La vortoj kaj la vortprovizo

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La vortoj kaj la vortprovizo

Ĉiu lingvo havas sian propran vortprovizon. Ĝin konsistigas difinita nombro da vortoj. Vorto estas memstara lingva unuo. Vortoj ĉiam havas memstaran signifon. Tio diferencigas ilin de sonoj aŭ silaboj. La nombro de vortoj varias laŭ ĉiu lingvo. La angla havas ekzemple tre multajn vortojn. Ĝin oni eĉ konsideras kiel la Tutmonda Ĉampiono en la kategorio vortprovizo. En la angla supozeble estus hodiaŭ pli ol unu miliono da vortoj. En la Oxford English Dictionary eĉ nombriĝas pli ol 600 000 vortoj. La ĉina, la hispana aŭ la rusa havas multe malpli. La vortprovizo de lingvo ankaŭ dependas de ĝia historio. La anglan influis multaj lingvoj kaj kulturoj. Tio konsiderinde kreskigis la anglan vortprovizon. Sed ankaŭ hodiaŭ pli kaj pli grandiĝas la angla vortprovizo. La fakuloj taksas ke 15 novaj vortoj ĉiutage aldoniĝas. Tiuj venas ĉefe el la kampo de la novaj amaskomunikiloj. La sciencajn fakajn terminojn oni tie ne enkalkulas. Ĉar la nura ĥemia faka terminaro ampleksas milojn da vortoj. En preskaŭ ĉiuj lingvoj la longajn vortojn oni pli malofte uzas ol la mallongajn. Kaj la plej multaj parolantoj uzas nur tre malmultajn vortojn. Tial ni distingas inter la aktiva kaj la pasiva vortprovizo. La pasiva vortprovizo enhavas vortojn kiujn ni komprenas. Sed ilin ni ne uzas aŭ nur tre malofte. La aktiva vortprovizo ampleksas vortojn kiujn ni regule uzas. Por simplaj konversacioj aŭ tekstoj sufiĉas jam malmultaj vortoj. En la angla oni bezonas por tio nur ĉirkaŭ 400 vortojn kaj 40 verbojn. Do ne maltrankviliĝu se via vortprovizo estas limigita!