Frazlibro

Lerno kaj emocioj

© Lacheev | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lerno kaj emocioj

Ni ĝojas kiam ni povas konversacii en fremda lingvo. Ni fieras pri ni mem kaj niaj lernaj progresoj. Kiam ni male malsukcesas, ni koleriĝas aŭ seniluziiĝas. Malsamaj emocioj do ligiĝas kun la lerno. Sed novaj esploroj atingis pliajn interesajn rezultojn. Ili montras ke la emocioj ludas rolon ekde la lerno. Ĉar niaj emocioj influas nian lernan sukceson. Por nia cerbo la lerno ĉiam estas tasko. Kaj tiun taskon ĝi volas plenumi. Ĉu ĝi sukcesas aŭ ne, dependas de niaj emocioj. Se ni kredas ke ni povas solvi la problemon, ni estas memfidaj. Tiu emocia stabileco helpas nin kiam ni lernas. Pozitive pensi sekve stimulas niajn intelektajn kapablojn. Substrese lerni male funkcias konsiderinde pli malbone. La duboj aŭ la zorgoj malhelpas bonajn atingojn. Ni aparte malbone lernas kiam ni timas. Tiukaze nia cerbo ne bone povas konservi novajn enhavojn. Tial gravas ke ni lernante ĉiam estu motivitaj. La emocioj do influas la lernon. Sed la lerno ankaŭ influas niajn emociojn! La cerbaj strukturoj kiuj traktas la faktojn ankaŭ traktas la emociojn. Lerni do povas feliĉigi, kaj kiu feliĉas, tiu pli bone lernas. Kompreneble lerni ne ĉiam estas amuze, ankaŭ povas esti penige. Ni do ĉiam starigu malgrandajn celojn. Ni tiel ne tro superŝarĝas nian cerbon. Kaj ni garantias ke ni povas plenumi niajn atendojn. Nia sukceso estas tiam rekompenco kiu motivas nin denove. Do lernu kaj ridetu tiuokaze!