Frazlibro
<value> Ĉu ni ĉiuj parolas <em>‘Afrike’</em> ? </value>
© eelnosiva - Fotolia | woman being yelled at by manager
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
Ne ĉiuj el ni iam estis en Afriko.
Sed eblus ke ĉiu lingvo iam estis tie!
Tion almenaŭ kredas iuj sciencistoj.
Laŭ ili la origino de ĉiuj lingvoj situas en Afriko.
De tie ili poste disvastiĝis en la tutan mondon.
Entute ekzistas pli ol 6000 malsamaj lingvoj.
Sed ili laŭdire havas komunan afrikan radikon.
Esploristoj komparis la fonemojn de ĉiuj lingvoj.
La fonemoj estas la plej malgrandaj distingeblaj sonunuoj.
Se fonemo modifiĝas, ankaŭ la vortsignifo modifiĝas.
Ekzemplo el la angla lingvo povas ilustri tion.
En la angla
dip
kaj
tip
karakterizas malsamajn aferojn.
Sekve, /d/ kaj /t/ en la angla estas du malsamaj fonemoj.
Plejgrandas tiu sondiverseco en la lingvoj de Afriko.
Sed ĝi konsiderinde malgrandiĝas ju pli oni malproksimiĝas de tie.
Kaj ĝuste tie la esploristoj vidas la pruvon de sia tezo.
Ĉar la etendiĝantaj loĝantaroj iĝas pli samformaj.
Ĉe siaj eksteraj randoj malgrandiĝas la genetika diverseco.
Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ankaŭ la nombro de la ‘kolonianoj’ malpliiĝas.
Je malpli la genoj elmigras, des pli unuforma iĝas loĝantaro.
La eblaj genkombinoj malpliiĝas.
Rezulte, la anoj de elmigrinta loĝantaro similiĝas.
La sciencistoj nomas tion la fonda efekto.
Forlasante Afrikon la homoj kunprenis sian lingvon.
Sed malpli da kolonianoj ankaŭ havas malpli da fonemoj en sia pakaĵo.
Tiel unuformiĝas la unuopaj lingvoj kun la tempo.
Ŝajnas pruvite ke la
Homo sapiens
venas el Afriko.
Ni scivolas ĉu tio ankaŭ validas por ties lingvo...