Frazlibro

Lingvo kaj skribo

© Fizkes | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Lingvo kaj skribo

Ĉiu lingvo servas al la interhoma kompreniĝo. Kiam ni parolas, ni esprimas tion, kion ni pensas kaj sentas. Ni tiuokaze ne ĉiam sekvas la regulojn de nia lingvo. Ni uzas nian propran lingvon, nian ordinaran lingvon. Malsamas en la skriba lingvo. Tie montriĝas ĉiuj reguloj de nia lingvo. Nur per la skribo iĝas lingvo vera lingvo. Ĝi videbligas la lingvon. La scio transdoniĝas de jarmiloj per la skribo. Tial la skribo estas la fundamento de ĉiu alte evoluinta kulturo. La unuan skribon oni elpensis antaŭ pli ol 5000 jaroj. Tio estis la kojnoskribo de la sumeranoj. Ĝi estis gravurita en argilaj tabuloj. Tiun kojnoskribon oni uzis dum tri jarmiloj. Preskaŭ samdaŭre ekzistis la hieroglifoj de la antikvaj egiptoj. Pri ĝi okupiĝis multegaj sciencistoj. La hieroglifoj reprezentas relative komplikan skriban sistemon. Sed ĝin oni elpensis probable pro tute simpla kialo. La tiama Egiptujo estis vasta imperio kun multaj enloĝantoj. La ĉiutagecon kaj precipe la ekonomion oni devis organizi. La impostojn kaj la kontojn oni devis efike administri. Tiucele evoluigis la antikvaj egiptoj siajn skribajn signojn. La alfabetaj skribaj sistemoj aliflanke datiĝas de la sumeranoj. Ĉiu skribo malkaŝas multon pri la homo uzanta ĝin. Krome, ĉiu nacio havas siajn proprajn trajtojn en sia skribo. La mana skribo bedaŭrinde pli kaj pli perdiĝas. La moderna teknologio igas ĝin preskaŭ superflua. Do ne nur parolu, ankaŭ plu skribu!