Frazlibro

La ĝermanaj lingvoj

© Elnur | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La ĝermanaj lingvoj

La ĝermanaj lingvoj apartenas al la hindeŭropa lingva familio. Tiun lingvogrupon karakterizas fonologiaj trajtoj. Tiuj lingvoj do distingiĝas unu de la alia per la sonsistemaj diferencoj. Estas ĉirkaŭ 15 ĝermanaj lingvoj. Ili estas la gepatra lingvo de 500 milionoj de homoj en la mondo. Malfacilas determini la ekzaktan nombron de la unuopaj lingvoj. Ofte ne klaras ĉu temas pri memstaraj lingvoj aŭ nur dialektoj. La plej grava ĝermana lingvo estas la angla. Ĝi havas preskaŭ 350 milionojn da denaskaj parolantoj en la mondo. Ĝin sekvas la germana kaj la nederlanda. La ĝermanaj lingvoj dividiĝas en malsamajn grupojn. Estas nordĝermanaj, okcidentĝermanaj kaj orientĝermanaj lingvoj. La nordĝermanaj lingvoj estas la skandinavaj lingvoj. La angla, la germana kaj la nederlanda estas okcidentĝermanaj lingvoj. Ĉiuj orientĝermanaj lingvoj estingiĝis. La gota ekzemple estis unu el tiuj. La koloniigo disvastigis la ĝermanajn lingvojn en la tutan mondon. Oni do komprenas la nederlandan ankaŭ en Karibio kaj Sudafriko. Ĉiuj ĝermanaj lingvoj baziĝas sur komuna radiko. Sed ne estas certe ĉu ekzistis unueca pralingvo. Krome, nur tre malmultaj ĝermanaj skriboj haveblas. Malkiel por la latinidaj lingvoj apenaŭ estas fontoj. Tio komplikigas la esploron de la ĝermanaj lingvoj. Ankaŭ pri la kulturo de la ĝermanoj oni nur relative malmulton scias. La ĝermanaj popoloj ne konsistigis unuecon. Do ne estis komuna identeco. Tial la scienco devas fidi fremdajn fontojn. Sen la helenoj kaj la romianoj ni scius nur malmulton pri la ĝermanoj!