Frazlibro

Pozitivaj lingvoj, negativaj lingvoj

© Fizkes | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Pozitivaj lingvoj, negativaj lingvoj

La plej multaj homoj estas aŭ optimistoj aŭ pesimistoj. Sed tio ankaŭ validas por lingvoj! La sciencistoj analizadas la vortprovizon de la lingvoj. Tio ofte atingigas ilin mirigajn rezultojn. Ekzemple en la angla estas pli da negativaj ol pozitivaj vortoj. Ĉirkaŭ duoble multas la vortoj pri negativaj emocioj. En la okcidentaj socioj la vortprovizo influas la parolantojn. Tie la homoj tre ofte plendas. Ili ankaŭ kritikas multajn aferojn. Ili do uzas entute iom negativecan lingvon. Sed la negativaj vortoj ankaŭ estas interesaj pro alia kialo. Ili efektive enhavas pli da informoj ol la pozitivaj esprimoj. La kialo por tio povus troviĝi en nia evoluhistorio. Por ĉiuj vivaĵoj ĉiam gravis identigi danĝerojn. Ili devis rapide reagi al riskoj. Pri danĝeroj ili krome volis averti aliajn homojn. Do necesis rapide multajn informojn transdoni. Per kiel eble plej malmultaj vortoj direndis kiel eble plej multo. Krom tio, negativa lingvo ne havas verajn avantaĝojn. Tion povas ĉiu facile imagi. Homoj kiuj ĉiam diras ion negativan certe ne estas tre aprezataj. Krome, negativa lingvo ankaŭ influas niajn emociojn. Pozitiva lingvo male povas havi pozitivajn efikojn. Profesie pli sukcesas la personoj formulantaj ĉion pozitive. Nian lingvon ni do uzu iom pli prudente. Ĉar ni decidas kiujn vortojn ni elektas. Kaj per nia lingvo ni ankaŭ kreas nian realon. Do parolu pozitive!