Frazlibro

La paŭzoj gravas por la lerna sukceso

© Kotikov410 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La paŭzoj gravas por la lerna sukceso

Kiu volas sukcese lerni, tiu devus pli ofte paŭzi. Tiun rezulton atingis novaj sciencaj esploroj. Esploristoj pristudis la lernajn fazojn. Oni tiuokaze simulis diversajn lernajn situaciojn. Informojn oni plej bone ensorbas per malgrandaj porcioj. Tio signifas ke ni ne lernu tro multe samtempe. Ni ĉiam paŭzu inter du lernaj unuoj. Nia lerna sukceso ja dependas ankaŭ de bioĥemiaj procezoj. Tiuj procezoj okazas en la cerbo. Ili determinas nian plej taŭgan lernan ritmon. Kiam ni registras ion novan, nia cerbo liberigas iujn substancojn. Tiuj substancoj influas la aktivecon de niaj cerbaj ĉeloj. Aparte du malsamaj enzimoj tie ludas gravan rolon. Ili liberiĝas kiam oni lernas novajn enhavojn. Sed ili ne kune liberiĝas. Ilia efiko malvolviĝas en tempa intervalo. Sed plej bone ni lernas kiam ambaŭ enzimoj samtempe ĉeestas. Kaj tiu sukceso klare kreskas kiam ni pli ofte paŭzas. Do sencohavas varii la daŭron de la unuopaj lernaj fazoj. La paŭzoj devus ankaŭ malsamdaŭri. Idealus komenci per du paŭzoj podekminutaj. Poste sekvu kvinminuta paŭzo. Pli malfrue oni ankoraŭ faru tridekminutan paŭzon. Kiam ni paŭzas nia cerbo bone memorigas la novajn enhavojn. Oni forlasu la laborejon dum la paŭzoj. Krome, estas bone moviĝi paŭzante. Do mallonge promenu inter du lernaj sesioj! Kaj ne havu malbonan konsciencon : vi ja lernas tiuokaze!