Frazlibro

Paroli al si mem

© Annz32 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Paroli al si mem

Kiam iu parolas al si mem, ĝenerale strangas por la aŭskultantoj. Tamen preskaŭ ĉiuj homoj regule parolas al si mem. La psiĥologoj taksas ke tion faras pli ol 95 elcentoj de la plenkreskuloj. La infanoj ludante preskaŭ ĉiam parolas al si mem. Do tute normalas paroli al si mem. Temas tie nur pri aparta formo de komunikado. Kaj estas multaj avantaĝoj fojfoje paroli al si mem! Ĉar ni parolante ordigas niajn pensojn. Kiam ni parolas al ni mem, tiam manifestiĝas nia interna voĉo. Oni ankaŭ povas diri ke temas pri laŭta penso. Aparte ofte parolas al si mem la senatentuloj. Ĉe tiuj malpli aktivas iu areo. Ili tial estas pli malbone organizitaj. Parolante al si mem ili subtenas sin por metode agi. Paroli al si mem ankaŭ povas helpi nin fari decidojn. Kaj ili estas tre bona metodo por malstreĉiĝi. Paroli al si mem plifaciligas la koncentriĝon kaj pliefikigas. Ĉar pli daŭras elparoli ion ol nur pensi ĝin. Parolante ni pli konsciiĝas pri niaj pensoj. Malfacilajn testojn ni pli bone solvas kiam ni tiuokaze parolas al ni mem. Tion montris diversaj eksperimentoj. Parolante al ni mem, ni ankaŭ povas kuraĝigi nin. Multaj sportistoj ofte parolas al si mem por motivi sin. Bedaŭrinde ni ĝenerale parolas al ni mem en negativaj situacioj. Ni tial ĉiam devus provi ĉion pozitive formuli. Kaj ni devas ofte ripeti tion, kion ni deziras. Parolante, ni tiel povas pozitive influi niajn agojn. Sed tio bedaŭrinde nur funkcias kiam ni restas realismaj!