Frazlibro

La lingvaj geniuloj

© Stefan Körber - Fotolia | Blumen gießen
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvaj geniuloj

La plej multaj homoj ĝojas kiam ili parolas unu fremdan lingvon. Sed estas homoj kiuj regas pli ol 70 lingvojn. Ili povas ĉiujn ĉi lingvojn flue paroli kaj korekte skribi. Oni do povus diri ke ili estas hiperpoliglotoj. La fenomenon de la plurlingveco oni konas de jarcentoj. Estas multaj raportoj pri homoj kun tia talento. Sed oni ankoraŭ ne precize esploris de kie venas tiu talento. Prie ekzistas diversaj sciencaj teorioj. Iuj opinias ke la cerbo de la poliglotoj estas alie strukturita. Tiu diferenco aparte videblas en la Broca-areo. La parolon produktas tiu regiono de la cerbo. La ĉeloj de tiu regiono estas alie konstruitaj ĉe la poliglotoj. Eblas ke ili tial pli bone traktas informojn. Mankas tamen pliaj esploroj por konfirmi tiun teorion. Sed ankaŭ eblas ke nur aparta motiviĝo estas decida. La infanoj tre rapide lernas fremdajn lingvojn de aliaj infanoj. Tio ŝuldiĝas al la fakto ke ili ludante volas integriĝi. Ili ŝatus grupaniĝi kaj komuniki kun aliaj. Ilia lerna sukceso do dependas de ilia volo integriĝi. Laŭ alia teorio la cerban volumon oni kreskigas lernante. Sekve, ju pli ni lernas, des pli facile ni lernas. Ankaŭ pli facile lerniĝas la similantaj lingvoj. Kiu parolas la danan, tiu do rapide lernas la svedan aŭ la norvegan. Multaj demandoj restas senrespondaj. Sed estas certe ke la inteligenteco ludas neniun rolon. Iuj homoj parolas multajn lingvojn malgraŭ limigita inteligenteco. Sed ankaŭ la plej granda lingva geniulo bezonas multe da disciplino. Tio ja konsolas nin iomete, ĉu ne?