Frazlibro

La lingvo de la bestoj

© Fizkes | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvo de la bestoj

Kiam ni volas esprimiĝi, ni uzas nian lingvon. Ankaŭ la bestoj havas sian propran lingvon. Kaj ili uzas ĝin ekzakte kiel ni homoj. Tio signifas ke ili parolas inter si por interŝanĝi informojn. Principe ĉiu bestospecio regas difinitan lingvon. Eĉ la termitoj konversacias inter si. Ili danĝerkaze batas sian korpon sur la plankon. Do ili avertas sin reciproke. Aliaj bestospecioj fajfas kiam proksimiĝas malamikoj. La abeloj parolas inter si dancante. Ili tiel montras al aliaj abeloj kie estas io manĝebla. La balenoj eligas sonojn aŭdeblajn ĝis distanco de 5000 kilometroj. Ili komunikas inter si per specialaj kantaĵoj. Ankaŭ la elefantoj interŝanĝas diversajn akustikajn signalojn. Sed la homoj ne povas aŭdi ilin. La plej multaj bestaj lingvoj estas tre komplikaj. Ilin konsistigas kombinaĵo de malsamaj signoj. Uziĝas do akustikaj, ĥemiaj kaj optikaj signaloj. La bestoj krome uzas diversajn gestojn. La homo intertempe lernis la lingvon de la dorlotbestoj. Li scias kiam hundoj ĝojas. Kaj li ekkomprenas kiam la katoj volas esti solaj. Sed la hundoj kaj la katoj parolas tute alian lingvon. Multaj signoj estas eĉ ekzakte malaj. Oni longe opiniis ke tiuj du bestoj simple ne ŝatas sin reciproke. Sed ili nur miskomprenas sin reciproke. Tio kondukas tiam al problemoj inter hundoj kaj katoj. Do ankaŭ la bestoj kverelas pro miskomprenoj…