Frazlibro

La lingvotalenta bebo

© Poike2017 | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvotalenta bebo

Eĉ antaŭ ol ili kapablas paroli, la beboj scias multe pri lingvoj. Tion montris diversaj eksperimentoj. La disvolviĝon de la infanoj oni esploras en specialaj porbebaj laboratorioj. Tiuokaze ankaŭ esploriĝas kiel la infanoj lernas lingvojn. La beboj estas evidente pli inteligentaj ol ni opiniis ĝis nun. Ekde sia sesmonatiĝo ili havas multajn lingvajn kapablojn. Ili rekonas ekzemple sian gepatran lingvon. La francaj kaj germanaj beboj malsame reagas aŭdante iujn sonojn. Malsamaj akcentaj ŝablonoj produktas diferencan konduton. La beboj havas do senton pri la akcento de sia lingvo. La tre junaj infanoj ankaŭ povas memorigi plurajn vortojn. La gepatroj tre gravas por la lingva disvolviĝo de la beboj. Ĉar la beboj bezonas interagon ekde la naskiĝo. Ili volas komuniki kun panjo kaj paĉjo. Sed la interagon devas akompani pozitivaj emocioj. La gepatroj ne devas esti streĉitaj parolante kun sia bebo. Estas ankaŭ malbone kiam ili nur tre malmulte parolas kun ĝi. La streĉiĝo aŭ la silento povas havi negativajn sekvojn por la beboj. Ilia lingva disvolviĝo povas esti malfavore influita. Sed la beboj jam eklernas en la ventro! Ili reagas al la parolo eĉ antaŭ sia naskiĝo. Ili povas precize percepti akustikajn signalojn. Post la naskiĝo ili rekonas tiujn signalojn denove. La naskiĝontaj infanoj ankaŭ lernas la ritmojn de la lingvoj. La beboj povas jam en la ventro aŭdi la voĉon de sia patrino. Oni do jam povas paroli al naskiĝontaj infanoj. Sed tion oni ne troigu… La infano ankoraŭ havos sufiĉe da tempo por praktiki post la naskiĝo!