Frazlibro

Ŝanĝi lingvon = ŝanĝi personecon

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Ŝanĝi lingvon = ŝanĝi personecon

Nia lingvo apartenas al ni. Ĝi estas grava parto de nia personeco. Sed multaj homoj parolas plurajn lingvojn. Ĉu tio signifas ke ili havas plurajn personecojn? Esploristoj opinias ke jes! Kiam ni ŝanĝas lingvon, ni ankaŭ ŝanĝas nian personecon. Tio signifas ke ni malsame kondutas. Tiun rezulton atingis usonaj sciencistoj. Ili pristudis la konduton de dulingvaj virinoj. Tiuj virinoj kreskis parolante la anglan kaj la hispanan. Ili same bone konis ambaŭ lingvojn kaj kulturojn. Ilia konduto malgraŭe dependis de la lingvo. Kiam ili parolis la hispanan, la virinoj estis memfidaj. Kaj ili sentis sin bone kiam oni parolis la hispanan ĉirkaŭ ili. Kiam la virinoj poste ekparolis la anglan, ilia konduto modifiĝis. Ili estis malpli memfidaj kaj ofte malcertaj. La esploristoj ankaŭ rimarkis ke la virinoj tiam ŝajnis pli solecaj. La de ni parolata lingvo influas do nian konduton. La esploristoj ankoraŭ ne scias la kialon de tio. Eblas ke ni orientiĝas laŭ kulturaj normoj. Parolante, ni pensas pri la kulturo el kiu la lingvo venas. Tio okazas tute aŭtomate. Ni tial provas adaptiĝi al la kulturo. Ni kondutas tiel, kiel kutimas en tiu kulturo. La ĉinaj parolantoj estis tre deteniĝemaj en eksperimentoj. Kiam ili poste parolis en la angla, ili estis pli malfermiĝemaj. Ni eble ŝanĝas nian konduton por pli bone integriĝi. Ni volas simili tiujn, kun kiuj ni pense komunikas…