Frazlibro

La gepatra lingvo ĉiam restas la plej grava lingvo

© Fizkes | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La gepatra lingvo ĉiam restas la plej grava lingvo

Nia gepatra lingvo estas la unua lingvo kiun ni lernas. Tio senkonscie okazas, tion ni do ne rimarkas. La plej multaj homoj havas nur unu gepatran lingvon. Ĉiuj aliaj lingvoj lerniĝas kiel fremdaj lingvoj. Kompreneble ankaŭ estas homoj kreskantaj kun pluraj lingvoj. Sed tiujn lingvojn ili parolas ĝenerale malsamnivele. Tiuj lingvoj ofte uziĝas ankaŭ malsamokaze. Iun lingvon oni parolas ekzemple laboreje. Alian oni uzas hejme. Nia kapablo paroli lingvon dependas de pluraj faktoroj. Kiam ni etinfanaĝe ĝin lernas, ni ĝin ĝenerale bone lernas. Nia parolcerbareo plej efike laboras en tiuj vivjaroj. Ankaŭ gravas kiom ofte ni parolas lingvon. Ju pli ofte ni ĝin uzas, des pli bone ni ĝin parolas. Sed la esploristoj kredas ke ni neniam egale bone parolas du lingvojn. Unu lingvo ĉiam restas la pli grava. Eksperimentoj ŝajnas konfirmi tiujn hipotezojn. Diversajn personojn oni testis esplorcele. Parto de la subjektoj flue parolis du lingvojn. Tiuj estis la ĉina kiel gepatra lingvo kaj la angla. La alia duono de la subjektoj parolis nur la anglan kiel gepatran lingvon. La subjektoj devis plenumi simplajn taskojn en la angla. Oni tiuokaze mezuris ilian cerban aktivecon. Kaj montriĝis diferencoj en la cerboj de la subjektoj! Ĉe la plurlingvuloj aparte aktivis cerba regiono. La unulingvuloj montris male neniun aktivecon en tiu regiono. Ambaŭ grupoj plenumis la taskojn same rapide kaj same bone. La ĉinoj malgraŭe plu tradukis ĉion en sian gepatran lingvon…