Frazlibro

Ĉu ekzistas universala gramatiko?

© eelnosiva - Fotolia | woman being yelled at by manager
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Ĉu ekzistas universala gramatiko?

Kiam ni lernas lingvon, ni ankaŭ lernas ĝian gramatikon. Tio estas aŭtomata procezo ĉe la infanoj lernantaj sian gepatran lingvon. Ili ne rimarkas ke sia cerbo lernas multajn malsamajn regulojn. Malgraŭ tio, ili dekomence ĝuste lernas sian gepatran lingvon. Ĉar ekzistas multaj lingvoj, ekzistas ankaŭ multaj gramatikoj. Sed ĉu ankaŭ ekzistas universala gramatiko? Tiu demando delonge okupas la sciencon. Novaj esploroj povus alporti respondon al ĝi. Ĉar la cerbesploristoj faris interesan malkovron. Ili lernigis gramatikajn regulojn al subjektoj. Tiuj subjektoj estis lingvolernantoj. Ili lernis la japanan aŭ la italan. La duonon de la gramatikaj reguloj oni tute inventis. Sed tion la subjektoj ne sciis. Post la lerno oni prezentis frazojn al la lernantoj. La subjektoj devis prijuĝi la korektecon de la frazoj. Dum ili plenumis la taskon, oni analizis ilian cerbon. Tio signifas ke la esploristoj mezuris la cerban aktivecon. Ili tiel povis kontroli kiel la cerbo reagis al la frazoj. Kaj ŝajnas ke nia cerbo rekonas la gramatikojn! Dum la paroltraktiĝo iuj cerbaj areoj estas aktivaj. Al ili apartenas la Broca-areo. Ĝi troviĝas en la maldekstra encefalo. Kiam la lernantoj traktis la verajn regulojn, ĝi estis tre aktiva. Sed la aktiveco konsiderinde malkreskis kaze de la inventitaj reguloj. Eblus do ke ĉiuj gramatikoj havas la saman bazon. Ili tiam sekvus la samajn principojn. Kaj tiuj principoj estus ĉe ni denaskaj…