Frazlibro

La genetika mutacio ebligas paroli

© Rawpixelimages | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La genetika mutacio ebligas paroli

El ĉiuj surteraj vivaĵoj, nur la homo kapablas paroli. Tio diferencigas lin de la bestoj kaj kreskaĵoj. Kompreneble ankaŭ la bestoj kaj la kreskaĵoj komunikas inter si. Ili tamen ne regas kompleksan silaban lingvon. Sed kial la homo kapablas paroli? Paroli bezonigas difinitajn organajn atributojn. Tiuj korpaj trajtoj troviĝas nur en la homo. Sed ne estas evidente ke ilin evoluigis li. En la evoluhistorio nenio okazas nenial. La homo iam ekparolis. Oni ankoraŭ ne scias kiam ekzakte tio okazis. Sed devas okazinti io doninta la parolkapablon al la homo. La esploristoj kredas ke pri tio respondecas genetika mutacio. La antropologoj komparis la genetikan heredaĵon de diversaj vivaĵoj. Sciatas ke difinita geno influas la parolkapablon. La homoj en kiuj ĝi estas difektita havas parolproblemojn. Ili ne povas bone esprimiĝi kaj malpli bone komprenas vortojn. Tiun genon oni pristudis en la homo, la simioj kaj la musoj. En la homoj kaj la ŝimpanzoj ĝi tre similas. Nur du diferencetoj distingeblas. Sed tiuj diferencoj rimarkeblas en la cerbo. Kune kun aliaj genoj ili influas iujn cerbajn aktivecojn. Tio kapabligas la homon paroli kaj ne la simion. La enigmo de la homa lingvo do ankoraŭ ne estas solvita. Ĉar ne sufiĉas la nura genetika mutacio por kapabli paroli. La esploristoj enplantis la homan genan variaĵon en musojn. Tio ne kapabligis tiujn paroli... Sed ilia bleketo alie sonis!