Frazlibro

Kreema lingvo

© Photographee.eu - stock.adobe.com | Young woman teaching kids
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Kreema lingvo

La kreemo estas hodiaŭ grava kvalito. Ĉiu volas esti kreema. Ĉar la kreemulojn oni konsideras inteligentaj. Ankaŭ nia lingvo estu kreema. Antaŭe, oni provis kiel eble plej korekte paroli. Oni hodiaŭ kapablu kiel eble plej kreeme paroli. Ekzemploj de tio estas la reklamo kaj la novaj amaskomunikiloj. Ili montras kiel oni povas ludi per la lingvo. De ĉirkaŭ 50 jaroj pli kaj pli graviĝas la kreemo. Eĉ la sciencan esploron okupas la fenomeno. La psiĥologoj, pedagogoj kaj filozofoj pristudas la kreemajn procezojn. La kreemo tiurilate difiniĝas kiel la kapablo krei ion novan. Kreema parolanto do produktas novajn parolajn formojn. Povas temi pri vortoj aŭ ankaŭ pri gramatikaj strukturoj. Kreema lingvo ebligas la lingvistojn kompreni kiel lingvo modifiĝas. Sed ne ĉiuj homoj komprenas novajn lingverojn. Oni bezonas scion por kompreni kreeman lingvon. Oni devas scii kiel lingvo funkcias. Kaj oni devas koni la mondon, en kiu vivas la parolantoj. Nur tiel oni povas kompreni tion, kion ili volas diri. Ekzemplo de tio estas la junulara lingvo. La infanoj kaj la junuloj senĉese inventas novajn terminojn. La plenkreskuloj ofte ne komprenas tiujn vortojn. Nuntempe ekzistas eĉ vortaroj klarigantaj la junularan lingvon. Sed tiuj plejofte malaktualas ekde la sekva generacio! Kreema lingvo tamen lerneblas. Trejnistoj proponas diversajn kursojn tiucele. La plej grava regulo ĉiam estas la jena : aktivigu vian enan voĉon!