Frazlibro

Indonezio, la lando kun multaj lingvoj

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Indonezio, la lando kun multaj lingvoj

La Respubliko de Indonezio estas unu el la plej grandaj landoj de la terglobo. Ĉirkaŭ 240 milionoj da homoj vivas en la insula ŝtato. Tiuj homoj apartenas al multaj malsamaj popolgrupoj. La nombron de etnaj grupoj en Indonezio oni taksas je preskaŭ 500. Tiuj grupoj havas multajn malsamajn kulturajn tradiciojn. Kaj ili parolas ankaŭ multajn malsamajn lingvojn! Parolatas ĉirkaŭ 250 lingvoj en Indonezio. Al ili aldoniĝas tre multaj dialektoj. La lingvojn de Indonezio oni ĝenerale klasifikas laŭ la popolgrupoj. Estas ekzemple la java aŭ la balia lingvoj. Tiu lingva multnombreco kompreneble kondukas al problemoj. Ĝi malhelpas la efikecon de la ekonomio kaj administrado. Tial enkondukiĝis nacia lingvo en Indonezio. La bahasa indonesia (indonezia) estas la oficiala lingvo ekde la sendependiĝo en 1945. Ĝin oni instruas apud la gepatra lingvo en ĉiuj lernejoj. Tiun lingvon malgraŭe ne parolas ĉiuj loĝantoj de Indonezio. Nur ĉirkaŭ 70% el la indonezianoj regas la indonezian. La indonezia estas la gepatra lingvo de ‘nur’ 20 milionoj da homoj. La multaj regionaj lingvoj do ankoraŭ multe gravas. La indonezia estas aparte interesa por la lingvemuloj. Ĉar lerni la indonezian havas multajn avantaĝojn. La lingvon oni konsideras relative simpla. La gramatikaj reguloj rapide lerneblas. Por la prononco fidindas la skribmaniero. Ankaŭ la ortografio ne malfacilas. Multaj indoneziaj vortoj originas el aliaj lingvoj. Kaj la indonezia baldaŭ iĝos unu el la plej gravaj lingvoj... Tiuj do estas sufiĉaj kialoj por eklerni ĝin, ĉu ne?