Frazlibro

La dulingveco plibonigas la aŭdkapablon

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La dulingveco plibonigas la aŭdkapablon

La homoj parolantaj du lingvojn pli bone aŭdas. Ili pli precize povas distingi malsamajn sonojn. Tiun rezulton atingis usona esploro. Esploristoj testis plurajn adoleskulojn. Parto de la subjektoj dulingve kreskis. Tiuj adoleskuloj parolis la anglan kaj la hispanan. La alia parto de la subjektoj parolis nur la anglan. La junuloj devis aŭskultis difinitan silabon. Temis pri la silabo ‘da’. Ĝi apartenis al neniu el ambaŭ lingvoj. La silabon oni aŭdigis al la subjektoj per kapaŭskultiloj. Ilia cerba aktiveco estis tiuokaze mezurita per elektrodoj. Post tiu testo, la adoleskuloj devis reaŭskulti la silabon. Sed tiun fojon ankaŭ aŭdeblis multaj ĝenaj sonoj. Temis pri malsamaj voĉoj dirantaj sensencajn frazojn. La dulingvuloj forte reagis al la silabo. Ilia cerbo montris grandan aktivecon. La silabon ili kapablis precize identigi kun aŭ sen ĝenaj sonoj. La unulingvaj subjektoj ne sukcesis. Ilia aŭdkapablo ne tiel bonis kiel tiu de la dulingvaj subjektoj. La rezulto de la eksperimento surprizis la esploristojn. Ĝis tiam nur sciatis ke la muzikemuloj havas aparte bonan aŭdkapablon. Sed ŝajnas ke ankaŭ la dulingveco trejnas la aŭdkapablon. La dulingvuloj konstante frontas malsamajn sonojn. Ilia cerbo sekve devas evoluigi novajn kapablojn. Ĝi lernas precize diferencigi lingvajn stimulojn. La esploristoj nuntempe testas, kiel la lingvaj konoj influas la cerbon. Sian aŭdkapablon oni eble profitigas ankaŭ lernante lingvojn pli malfrue…