Frazlibro

Grandaj literoj, grandaj emocioj

© 279photo | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Grandaj literoj, grandaj emocioj

Multajn bildojn oni montras en la reklamado. La bildoj vekas en ni apartan intereson. Ni rigardas ilin pli longe kaj pli intense. Ni sekve pli bone memoras reklamon aperigantan bildojn. La bildoj ankaŭ estigas emociajn reagojn. La bildojn tre rapide rekonas la cerbo. Ĝi tuj scias, kio videblas sur la bildo. La literoj kaj la bildoj malsame funkcias. Ili estas abstraktaj signoj. Nia cerbo tial pli malrapide reagas al la literoj. Ĝi unue devas kompreni la signifon de la vorto. Eblus diri ke la signoj tradukendas de la lingva cerbo. Sed ankaŭ per literoj estigeblas emocioj. Oni tiucele nur presu la tekston tregrandlitere. Esploroj montras ke la grandaj literoj ankaŭ estigas grandan efikon. La grandaj literoj ne nur pli okulfrapas ol la malgrandaj literoj. Ili ankaŭ estigas pli fortan emocian reagon. Tio validas tiom por la pozitivaj kiom por la negativaj emocioj. Ĉiam gravis por la homoj la grando de la aferoj. La homo devas danĝerkaze rapide reagi. Kaj io granda ĝenerale jam tre proksimas! Do kompreneblas ke la grandaj bildoj estigas fortajn reagojn. Malpli klaras kial nin reagigas ankaŭ la grandaj literoj. La literoj fakte ne estas signalo por la cerbo. Ĝi malgraŭe montras pli fortan aktivecon kiam ĝi vidas grandajn literojn. Tiu rezulto estas tre interesa por la sciencistoj. Ĝi montras, kiom gravaj iĝis por ni la literoj. Nia cerbo iel lernis reagi al la skribo.