Frazlibro

La planlingvo Esperanto

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La planlingvo Esperanto

La angla estas la nuntempa plej grava monda lingvo. Per ĝi ĉiuj homoj estas supozataj interkompreniĝi. Sed aliaj lingvoj ankaŭ volas atingi tiun celon. Ekzemple la planlingvoj. La planliingvojn oni intence evoluigas kaj ellaboras. Estas do plano, laŭ kiu oni konstruas ilin. En la planlingvoj miskiĝas eroj el malsamaj lingvoj. Tio lernebligu ilin de kiel eble plej multaj homoj. La celo de ĉiu planlingvo do estas la internacia komunikado. La plej konata planlingvo estas Esperanto. Ĝi estis unuafoje en 1887 en Varsovio prezentita. Ĝia fondinto estis la kuracisto Ludoviko L. Zamenhof. La komunikproblemojn li konsideris la ĉefa kialo de la malpaco. Tial li volis krei popolligan lingvon. Per ĝi la homoj devis egalrajte interparoli. La kaŝnomo de la kuracisto estis Doktoro Esperanto, la esperanto. Tio montras kiom li kredis je sia revo. Sed la ideo de universala interkompreniĝo multe pli malnovas. Ĝis hodiaŭ multaj malsamaj planlingvoj estis evoluigitaj. Kun ili ligiĝas ankaŭ celoj kiaj toleremo kaj homaj rajtoj. Esperanton hodiaŭ regas parolantoj en pli ol 120 landoj. Sed Esperanton trafas ankaŭ kritiko. 70% el la vortprovizo havas ekzemple latinidan devenon. Kaj cetere Esperanto ankaŭ havas klaran hindeŭropecon. La parolantoj interŝanĝas ideojn dum kongresoj kaj en asocioj. Kunvenojn kaj prelegojn oni regule organizas. Nu, ĉu ankaŭ vin kaptis la deziro eklerni Esperanton? Ĉu vi parolas Esperanton? – Jes, mi parolas Esperanton tre bone!