Frazlibro

Dormante lerni

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Dormante lerni

La fremdaj lingvoj hodiaŭ estas parto de la ĝenerala edukado. Se ne estus tiom penige lerni! Estas bonaj novaĵoj por ĉiuj havantaj malfacilaĵojn pro ili. Ĉar plej efike ni lernas dormante! Tiun rezulton atingis pluraj sciencaj esploroj. Kaj tion ni povas uzi lernante lingvojn! Dum la dormo ni prilaboras la spertojn de la tago. Nia cerbo analizas la novajn impresojn. Ĉio de ni travivita denove rekonsideratas. Tiuokaze novaj enhavoj fiksiĝas en nia cerbo. Aparte bone memoriĝas tio, kio okazis tuj antaŭ la endormiĝo. Tial povas helpi vespere ripeti gravajn aferojn . Al ĉiu lerna enhavo korespondas alia dorma fazo. La paradoksa dormo subtenas la psiĥomotoran lernon. Ekzemploj de tio estas la muzikado kaj la sportumado. La lerno de la pura scio male okazas dum la profunda dormo. Tiam ripetiĝas ĉio, kion ni lernante registras. Do ankaŭ la vortojn kaj la gramatikon! Kiam ni lernas lingvojn, nia cerbo devas multe labori. Ĝi devas konservi novajn vortojn kaj novajn regulojn. Dumdorme ripetiĝas ĉio ĉi. La esploristoj nomas tion la revidigo-teorio. Sed gravas ke oni bone dormu. La korpo kaj la menso devas plene ripozi. Nur tiam la cerbo povas efike labori. Oni povus diri : bona dormo, bona memorkapablo. Dum ni estas ripozantaj, nia cerbo estas ankoraŭ aktiva... Do : Gute Nacht, good night, buona notte, dobrou noc!