Frazlibro

La lingvoj de la Eŭropa Unio

© Kadettmann | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La lingvoj de la Eŭropa Unio

La Eŭropa Unio konsistas hodiaŭ el pli ol 25 ŝtatoj. Ankoraŭ pli da landoj apartenos al la EU estontece. La aniĝo de nova lando ĝenerale estigas ankaŭ la aldoniĝon de nova lingvo. Nuntempe parolatas pli ol 20 malsamaj lingvoj en la EU. Ĉiuj lingvoj de la Eŭropa Unio estas egalrajtaj. La lingva diverseco estas fascina. Sed ĝi ankaŭ povas konduki al problemoj. La skeptikuloj opinias ke la lingva multnombreco estas obstaklo por la EU. Ĝi malhelpas efikan kunlaboron. Iuj tial opinias ke devus ekzisti komuna lingvo. Tiu lingvo ebligus la interkompreniĝon de ĉiuj landoj. Sed tio ne tiom simplas. Neniun lingvon oni povas nomi unika oficiala lingvo. La aliaj landoj sentus sin diskriminaciitaj. Kaj ne ekzistas vere neŭtrala lingvo en Eŭropo. Artefarita lingvo kiel Esperanto ankaŭ ne funkcius. Ĉar en lingvoj ĉiam speguliĝas ankaŭ la kulturo de lando. Neniu lando tial volas rezigni pri sia lingvo. La landoj vidas en sia lingvo parton de sia identeco. La lingvopolitiko estas gravaĵo en la agendaro de la EU. Ekzistas eĉ komisaro pri la plurlingvismo. La EU havas la plej multajn tradukistojn kaj interpretistojn en la mondo. Ĉirkaŭ 3500 homoj laboras por ebligi interkompreniĝon. Ĉiuj dokumentoj tamen ne ĉiam tradukeblas. Tio kostus tro da tempo kaj tro da mono. La plej multajn dokumentojn oni tradukas nur en malmultajn lingvojn. La lingva multnombreco estas unu el la plej grandaj defioj de la EU. Eŭropo devas unuiĝi ne perdante siajn multajn identecojn!