Frazlibro

La virinoj kaj la viroj malsame parolas

© Chernetskaya | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

La virinoj kaj la viroj malsame parolas

Ni ĉiuj scias ke la virinoj kaj la viroj malsamas. Sed ĉu vi ankaŭ sciis ke ili malsame parolas? Tion montris pluraj esploroj. La virinoj uzas malsamajn parolajn modelojn ol la viroj. Ili ofte pli nerekte kaj deteniĝeme esprimiĝas. La viroj male uzas ĝenerale rektan kaj klaran lingvon. Sed malsamas ankaŭ la temoj, pri kiuj ili konversacias. La viroj multe parolas pri la novaĵoj, ekonomio aŭ sporto. La virinoj preferas sociajn temojn kiajn la familion aŭ la sanon. La viroj do ŝatas paroli pri faktoj. La virinoj prefere pri homoj. Okulfrapas ke la virinoj klopodas uzi ‘malfortan’ lingvon. Tio signifas ke ili pli prudente aŭ pli ĝentile esprimiĝas. La virinoj ankaŭ starigas pli da demandoj. Ili probable tiel volas krei harmonion kaj eviti konfliktojn. La virinoj krome havas multe pli grandan vortprovizon por la sentoj. Por la viroj la konversacio ofte estas ia konkuro. Ilia lingvo estas klare pli provoka kaj pli agresema. Kaj la viroj diras ĉiutage multe malpli da vortoj ol la virinoj. Iuj esploristoj asertas ke tio ŝuldiĝas al la strukturo de la cerbo. Ĉar la virinaj kaj viraj cerboj malsamas. Tio signifas ke ankaŭ iliaj parolcerbareoj estas malsame strukturitaj. Sed nian lingvon verŝajne influas ankoraŭ aliaj faktoroj. La scienco ankoraŭ tute ne esploris tiun kampon. La virinaj kaj viraj lingvoj malgraŭe ne plene malsamas. La miskomprenoj do ne nepras. Ekzistas multaj strategioj por sukcesa komunikado. La plej simpla estas: pli bone aŭskulti!