Frazlibro

Amaskomunikiloj kaj lingvo

ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Amaskomunikiloj kaj lingvo

Nian lingvon ankaŭ influas la amaskomunikiloj. Gravan rolon tie ludas aparte la novaj amaskomunikiloj. Tekstmesaĝoj, retmesaĝoj kaj retbabilejoj evoluigis sian propran lingvon. Tiu amaskomunikila lingvo kompreneble malsamas en ĉiu lando. Sed iuj ecoj troviĝas en ĉiuj amaskomunikilaj lingvoj. Por ni kiel uzantoj tre gravas precipe la rapideco. Kvankam ni skribas, ni volas estigi rektan komunikadon. Tio signifas ke ni deziras interŝanĝi informojn kiel eble plej rapide. Ni do simulas veran konversacian situacion. Nia lingvo tiel akiris parolan econ. Vortojn aŭ frazojn oni tre ofte mallongigas. La gramatikajn aŭ interpunkciajn regulojn oni ĝenerale ignoras. Nia ortografio estas pli libera, ofte tute mankas la prepozicioj. La sentojn oni nur malofte esprimas parole en la amaskomunikila lingvo. Tiukaze ni preferas uzi la tiel nomatajn miensimbolojn. Tiuj estas simboloj supozataj montri niajn tujajn sentojn. Estas ankaŭ propraj kodoj por tekstmesaĝoj kaj ĵargono por retbabileja komunikado. La amaskomunikila lingvo tial estas tre reduktita lingvo. Sed ĝin simile uzas ĉiuj uzantoj. Esploroj montras ke la instruiteco aŭ la intelekto ludas neniun rolon. La amaskomunikilan lingvon ŝatas uzi aparte la junuloj. La kritikistoj tial opinias ke nia lingvo estas en danĝero. La scienco vidas la fenomenon malpli pesimisme. Ĉar la infanoj kapablas diferencigi, kiam kaj kiel ili devas skribi. Fakuloj kredas ke la nova amaskomunikila lingvo eĉ havas avantaĝojn. Ĉar ĝi povas plifaciligi la lingvokapablon kaj la kreemon de la infanoj. Kaj hodiaŭ denove pli skribiĝas: ne leteroj, sed retmesaĝoj! Tio ja ĝojigas nin!