Frazlibro
La kreolaj lingvoj
© motortion | Dreamstime.com
AR
DE
EM
EN
ES
FR
IT
JA
PT
PX
ZH
AF
BE
BG
BN
BS
CA
CS
EL
EO
ET
FA
FI
HE
HR
HU
ID
KA
KK
KN
KO
LT
LV
MR
NL
NN
PA
PL
RO
RU
SK
SQ
SR
SV
TR
UK
VI
En partoj de Papuo-Nov-Gvineo kaj Aŭstralio oni parolas
Unserdeutsch
.
Tio estas kreola lingvo.
La kreolaj lingvoj ekestas en lingvokontaktaj situacioj.
Do kiam pluraj malsamaj lingvoj alfrontiĝas.
Multaj kreolaj lingvoj intertempe preskaŭ estingiĝis.
Sed ankoraŭ 15 milionoj da homoj en la mondo parolas kreolan lingvon.
La kreolaj lingvoj ĉiam estas gepatraj lingvoj.
Tio malsamas en la kazo de piĝinaj lingvoj.
La piĝinaj lingvoj estas tre reduktitaj parolaj formoj.
Ili servas nur al la tre simpla interkompreniĝo.
La plej multaj kreolaj lingvoj estiĝis koloniepoke.
Tial la kreolaj lingvoj ofte baziĝas sur la eŭropaj lingvoj.
Karakterizaĵo de la kreolaj lingvoj estas limigita vortprovizo.
La kreolaj lingvoj havas sian propran sonsistemon.
La gramatiko de la kreolaj lingvoj estas ege simpligita.
La komplikajn regulojn simple ignoras la parolantoj.
Ĉiu kreola lingvo estas grava parto de la nacia identeco.
Tial estas ankaŭ multe da kreollingva literaturo.
Por la lingvistoj la kreolaj lingvoj estas aparte interesaj.
Ĉar ili montras kiel la lingvoj estiĝas kaj estingiĝas.
Ĉe la kreolaj lingvoj sekveblas do la evoluo de la lingvo.
Ili ankaŭ pruvas ke lingvo povas modifiĝi kaj adaptiĝi.
La fako esploranta la kreolajn lingvojn estas la kreoliko.
Unu el la plej famaj kreollingvaj frazoj venas el Jamajko.
Bob Marley mondfamigis ĝin – ĉu vi konas ĝin?
Tio estas
No woman, no cry!
(= No, woman, don't cry!)