Frazlibro

Konsiletoj por lerni fremdajn lingvojn

© Elnur | Dreamstime.com
ar AR de DE em EM en EN es ES fr FR it IT ja JA pt PT px PX zh ZH af AF be BE bg BG bn BN bs BS ca CA cs CS el EL eo EO et ET fa FA fi FI he HE hr HR hu HU id ID ka KA kk KK kn KN ko KO lt LT lv LV mr MR nl NL nn NN pa PA pl PL ro RO ru RU sk SK sq SQ sr SR sv SV tr TR uk UK vi VI

Konsiletoj por lerni fremdajn lingvojn

Estas ĉiam penige lerni novan lingvon. La prononco, la gramatikaj reguloj kaj la vortoj postulas multe da disciplino. Sed estas diversaj trukoj faciligantaj la lernon! Gravas unue ke vi pensu pozitive. Ĝoju pri la nova lingvo kaj pri novaj spertoj! Principe ne gravas per kio vi komencas. Elektu temon kiu aparte interesas vin. Estas sencoplene koncentriĝi unue sur la aŭskulto kaj la parolo. Vi poste legu kaj skribu tekstojn. Elpensu sistemon kiu taŭgas por vi kaj via ĉiutageco. Adjektivojn vi povus kun siaj maloj samtempe lerni. Aŭ vi pendigu ĉie en via loĝejo afiŝojn kun vortoj sur ili. Sportumante kaj aŭtante vi povas lerni per sondosieroj. Se iun temon vi trovas malfacila, forlasu ĝin. Faru paŭzon aŭ lernu ion alian! Vi tiel ne perdos vian emon lerni la novan lingvon. Estas amuze solvi krucvortenigmojn en la nova lingvo. Spektu fremdlingvajn filmojn por ŝanĝi. Legi fremdlingvajn gazetojn lernigas al vi multon pri lando kaj ĝiaj enloĝantoj. Interrete estas multaj ekzercoj kiuj bone kompletigas viajn librojn. Kaj serĉu amikojn kiuj ankaŭ estas lingvemuloj. Lernu novajn enhavojn neniam izolite sed ĉiam kuntekste! Ĉion regule ripetu! Via cerbo tiel povas bone memorigi la enhavon. Kiu de la teorio tediĝas, tiu paku siajn valizojn! Ĉar nenie oni lernas tiel efike kiel inter denaskaj parolantoj. Vojaĝante vi povus skribi viajn spertojn en taglibro. Sed plej gravas tio: neniam rezignu!